Helpkrio

  Joĉjo sin montras kun malpuraj manoj ĉe la manĝtablo. La patrino petas la servistinon: Bertino, iru kun Joĉjo al la banĉambro kaj lavu al li la manojn kaj la vizaĝon!

  Post du minutoj oni aŭdas korŝiran helpkrion: Panjo, panjo, rapidu, Bertino ankaŭ lavas al mi la kolon!

    下一则      返回目录