Kiel Vi Faras Tion

  Al Chopin okazis ofte, same kiel al multaj aliaj famaj artistoj, ke li estis invitata al iu festo. Kelkfoje tiuj invitantoj volis uzi lin por havigi al si kaj al siaj gastoj malmultekostan arto-ĝuon.

  Pro la sama motivo iam invitis lin al festeno iu riĉa ŝufabrikisto.

  Post la luksa manĝo la gastiganto petis al Chopin ludi iun improvizaĵon. Komence Cjopin rifuzis, sed la ŝufabrikisto insistis. “Nur malgrandaĵon,” li petis kun invita mangesto en la direkto de la piano. “Mi tre volonte vidus, kiel vi faras tion.”

  Fine Chopin cedis pro la insisto, sed kelkajn tagojn poste li invitis ĉe si la ŝufabrikiston. Post la manĝo li alportigis al li kovritan pladon. La ŝufabrikisto, kiu pensis pri iu granda honorigaĵo, deprenis la kovrilon kaj vidis… difektitan ŝuon.

  “Bonvolu ripari ĝin,” petis Chopin. “Mi tre volonte vidus, kiel vi faras tion.”

       下一则                  返回目录