Koloroj

  Edo legis en sia lernaja libro: “Arĝento fariĝas nigra en la aero kaj…”

  “Jes”, diris lia onklo, kiu sides apud la forno kaj atente aŭskultis. “Arĝento fariĝas nigra en la aero, tolo fariĝas blanka en la sunbrilo, kaj kankroj fariĝas ruĝaj en bolanta akvo. Sed ĉu vi scias, kia fariĝas negro, kiu falis en la Ruĝan Maron?”

  “Li fariĝas ruĝa,” rapide diris okjara Peĉjo.

  “Maltrafe, mia knabo,” diris la onklo ridante, “li fariĝas malseka!”

     下一则                  返回目录