Kompenso

  Kampulo vizitis dentkuraciston kaj petis, ke li eltiru denton.

  —— Kiun? La kuracisto demandis. Vi ja havas sanegajn dentojn!

  —— Ne gravas, eltiru denton, kiun vi volas! Mi ĝuste pagos.

  La dentkuracisto unue kontraŭdiris, sed fine plenumis lian deziron kaj eligis belan kaj sanan mueldenton.

  —— Jiom kostas?

  —— Ses markojn!

  —— Ho, tio ne sufiĉas. Do bonvolu eltiri pluan denton por la sama sumo!

  La dentkuracisto ree rifuzis. Sed kiam la kampulo koleriĝis, la doktoro eltiris duan denton.

  La kampulo masaĝis sian vangon kaj kraĉis, sed kontente diris: Jen, sinjoro doktoro, ni estas kvitaj. Via edzino ŝuldis al mi dekdu markojn por du sakoj da terpomoj. Koran dankon!

           下一则                      返回目录