Konduto

  Du amikoj, Walt kaj Bill, sidas en gastejo. La kelnero alportas la deziritajn fiŝojn. Sur la plado troviĝas du fiŝoj. La kelnero prezentas la fiŝojn unue al Bill. Bill sen longa pripenso prenas la pli grandan fiŝon kaj komencas manĝi.

  Walt ĉagrenite flustras: Bill mi ĝis nun ne sciis, ke vi havas tiel aĉan konduton.

  Bill manĝante demandas: Mi ne komprenas, kion vi volas.

  Walt deklaras: Do mi klarigu al vi! Kiam oni ofertas al bonedukita homo pladon kun granda kaj malgranda fiŝoj, li prenas la malgrandan fiŝon.

  Bill kapjesas kaj demandas denove: Kaj kiam la kelnero estus prezentinta unue al vi la fiŝojn, kiun do vi estus preninta?

  Kompreneble la malgrandan! Walt respondas.

  Kial vi do lamentas, diras Bill, vi ja havas la malgrandan!

           下一则                    返回目录