La Duona Koncerto

  “Kiel vi fartas, amiketo? Kie vi estis hieraŭ vespere?”

  “En la koncerthalo.”

  “Ĉu vi bone amuziĝis?”

  “Jes, la concerto estis bona. Sed bedaŭrinde…”

  “Ho, ĉu okazis akcidento?”

  “Ne, ne. Bedaŭrinde mi nur aŭdis la duonan koncerton.”

  “Pro kio? Ĉu vi forlasis la koncertejon antaŭ la fino de la concerto?”

  “Ne, mi restis ĝis la fino.”

  “Kial do vi aŭdis nur la duonon?”

  “Ek de antaŭhieraŭ mi aŭdas nenion per la maldekstra orelo.”

        下一则              返回目录