La Verda Ansero

   La filo de la kampulo Skoreni unuafoje vizitas la ĉefurbon. Inter aliaj mirindaĵoj li admiras en magazeno strangan verdant birdon kun granda kurba beko. Li eniras la vendejon kaj entuziasmiĝas aŭdante, ke tiu birdo estas klera papago, kiu kapablas paroli. La papago fakte parolas, paroladas!

  La juna Skoreni aĉetas la papagon kaj sendas ĝin en bela kaĝo hejmen. En letero li komunikas, kion la birdo deziras manĝi, sed li ne skribas, ke la birdo kapablas paroli. Per tio li volis mirigi la tutan familion post la reveno.

  La papago bone alvenis. La kampulo neniam antaŭe vidis tian birdon, kaj ne sciante, kion fari, li demandas la vilaĝan instruiston, La instruisto foliumas en sia libroj kaj fine deklaras: Skoreni, mi divenis! La birdo estas speco de verda ansero, kaj via filo certe volis, ke vi manĝu tiun maloftan birdon!

  La familio Skoreni do manĝis la birdon, kvankam gi havis strangan guston.

  Kiam la filo post kelkaj tagoj revenis, li tuj demandis, kiel la papago fartas. Aŭdinte, ke oni manĝis ĝin laŭ la propono de la vilaĝa instruisto, la juna Skoreni furioze kuras al la instruisto kaj ege mallaŭdas lin:

  —— Kiel vi povas diri, ke la birdo estis verda ansero? Estis la papago, tre malofta kaj klera birdo, kiu kapablis paroli kiel homoj!

  La instruisto stoike respondis: Kial gi do nenion diris?

          下一则                                返回目录