Letero en Libro

  Juna fraŭlo deziris skribi leteron al juna fraŭlino. Ĉar li ne sciis kiel fari tion, li aĉetis leterlibron. Li serĉis en ĝi la leteron, kiun li bezonis, kopiis ĝin kaj sendi ĝin al la fraŭlino. Ĉi tiu, hazarde, havis la saman leterlibron kaj trovis en ĝi la leteron kun la respondo. Kaj ŝi skribis al li nur ĉi tiujn vortojn, “Estimata sinjoro. Mi ricevis vian leteron. Bonvolu turni la paĝon kaj vi trovos la respondon.”

      下一则            返回目录