Guozhu:


LA LIBROTRIO DE TANG-POEMOJ


* Frua rekordo
Esperantigo de Tang-poemoj komenciĝis per unuopaj poemoj. La unua poeto de Tang-dinastio, kiun oni konigis per Esperanto, tre nature estis Li Bai, famkonata kiel la Feo de Poezio en Ĉinio.

La plej frua rekordo tiuflanke nun trovebla estas en 1931. Tiam la prestiĝa Literatura Mondo eldonis libron de poem-tradukoj <Eterna Bukedo> de Kalocsay (1891-1976). En tiu libro jam troviĝis sep poemoj de Li Bai, nome <Drinki Sola Sub la Luno > k.a., esp-igitaj de Kalocsay [noto 1]. Kalkulate ekde tiam ĝis nun en 2007, forpasis jam 76 jaroj.

En la unuaj 66 jaroj (1931-1996) el la 76 jaroj, esperantigoj de Tang-poemoj aperadis ĉiam ankoraŭ sporade dise en diverslokaj revuoj aŭ gazetoj, trans vere granda distanco de tempo kaj spaco, kio tre malfaciligas konsultadon al legantoj. Iom post iom do sentiĝas la neceso kompili libroforme kolektojn por Tang-poemoj.

* Nova rekordo
Dum la jardeko de 1997 ĝis 2007,ĉinaj esp-istoj sinsekve kompilis tri poemkolektojn de Tang-poemoj kunlabore tradukitaj de ĉinaj kaj alilandaj esp-istoj, nome,
《Poemaro de Li Bai 》(1997),《Poemoj de Du Fu 》(2006)kaj 《Poemoj de Tang-dinastio 》(2007).
La tri libroj havas iom da komunaj trajtoj:
ĉiuj same estas frukto de multaj tradukintoj de multaj landoj en multaj jaroj,
ĉiuj estis sub ĉefredaktoro de Shi Chengtai, kiu eseis postparole,
ĉiuj estis kun rim-prefaco de Guozhu, kiu ankaŭ redaktis kronologian tabelon, dulingvan indekson kaj faris eLibron.
Okazis io hazarda koincido ĉe poemkolektoj de Li Bai kaj Du Fu: ambaŭ estis tradukitaj de 9 tradukintoj (ne samaj) el 4 landoj.
Malsamaj estas la aŭtoroj de la antaŭparoloj: William Auld verkis antaŭparolon por <Poemaro de Li Bai(1)>, Berveling por <Poemoj de Du Fu> kaj Li Sen por <Poemoj de Tang-dinastio>.

* La unua el la librotrio:
<Poemaro de Li Bai(1)> estas kun 125 tradukoj por 118 poemoj sub 104 titoloj fare de 9 tradukintoj el 4 landoj Ĉinio, Japanio, Britio kaj Hungario. El la 125 tradukoj ĉinaj esp-istoj esp-igis 107. [noto 2]
Antaŭ longe en 1957 William Auld jam publikigis 11 poemojn de Li Bai, kiujn li esp-igis laŭ anglaj tradukoj. Samtempe li esprimis sian deziron, esperante ke ĉina(j) esp-isto(j) koncentre traduku poemojn de Li Bai. Li ĝisatendis reeĥon de ĉinaj esp-istoj nur post 35 jaroj ke pretiĝis manuskripto de esp-igita <Poemaro de Li Bai>. Por serĉi eventualan eldonejon li atendis plian jarkvinon.Tamen, trafite de zigzagaj malfaciloj, la manuskripto unue migris de Azio al Eŭropo, kaj poste revenen de Eŭropo al Azio, finfine estis publikigita de Riveroj, 1997-06-14 en Japanio, en fajna eldono sur bonkvalitaj paperoj en formato de 15×21cm, japana pentristo Inoue Keisi donis 6 nigra-blankajn ilustraĵojn. La tuta libro konsistas el 142+6 paĝoj. Prezo je 2000 jenoj, do fremda valuto por nepagipovaj ĉinaj esp-istoj, sekve plejparto da ili ĝis nun ne povas legi tiun libron.

La sekvan jaron, la renoma franca <La Gazeto> en sia n-ro 78 jam publikigis recencon far Kris Long [noto 3]. Bedaŭrinde, pro la sama obstaklo ni ne povis akiri kaj legi siatempe.

En mia impreso, janapaj esp-istoj bone legis tiun poemaron de Li Bai. Somere 2004, sojle de la 89-a UK okazonta en Pekino, Guozhu hazarde trovis legonoton de japana esp-istino Simizu Yuko en ŝia hejmpaĝo [noto 4]. Ŝi ne nur zorgeme legis la libron, kaj eĉ elmetis du konsilojn:
-- cito--
* Mi rimarkas, ke en la kompilaĵo mankas la poemo, kiu versis kompati la edzinon havanta edzon ade ebriantan dum tagnoktoj tutjare.
* Shi Chengtai ne konsideras la libron la fina kompilaĵo. Do, kvankam li jam detale klarigis vivon de LI Bai ĉi foje, mi tamen esperas por la venonta libro revidi ĝin en formo de kronologia tabelo, se eble, kun mapo de la epoko de LI Bai.
-- Notis SIMIZU Yuko
--malcito--

Ŝiaj du konsiloj donis al mi grandan surprizĝojon. Malgraŭ tio, ke ŝia legonoto publikiĝis jam antaŭ unu jaro, mi, Guozhu, tuj esp-igis la poemon <Al Edzino> de Li Bai kaj senprokraste sendis al s-ino Simuzu Yuko laŭ ŝia ret-adreso, esprimante mian koran dankon.
Ĉar ni jam ne povas korekti en la papera libro, do, en aŭtuno de 2004, post kiam mi revenis hejmen de la 89-a UK en Pekino, mi tuj faris eLibron (elektronikan libron) por la <Poemaro de Li Bai>. Mi aldonis novajn esperantigojn de poemoj de Li Bai, kaj aldonis ankaŭ la dulingvan kronologian tabelon. Fakte mi ankaŭ trovis la ĉinan mapon en epoko de Li Bai, tamen, pro la limigo de la amplekso de eLibro mi forlasis la mapon kun bedaŭro. Tiu ĉi eLibro <Poemoj de Li Bai> estas kun 140 tradukoj por 140 poemoj sub 122 titoloj.

Utiligante la ĉemane pretan ilaron, samtempe mi faris ankaŭ la ĝemelan eLibron <Poemoj de Du Fu> kun 149 tradukoj por 155 poemoj sub 125 titoloj. Nombro de tradukoj poste kresis en papera versio.
12 esp-istoj de 6 landoj plenumis la esp-igon de
140 (por Li Bai)+149 (por Du Fu)= resume 289 tradukoj, el kiuj ĉinaj esp-istoj faris 224.
Guozhu verkis artikolon <"Li Bai" kaj "Du Fu" en Esperanto>, kiu vekis fortan reagon ekster Ĉinio. S-ino Madeleine de Zilah laŭdis per komento "impona laboro, kun la talenta teamo de kolegoj". Tri gazetoj konkure volas publikigi tiun ĉi artikolon. Post interkonsiliĝo, ĝi aperis en <La Gazeto> n-ro 1 de 2005 [noto 5 ]. Dank' al rekomendo de s-ino Tan Xiuzhu,siatempe prezidanto de ĈEL, poste tiu ĉi artikolo ankaŭ aperis en reta versio de <EPĈ> kaj papera versio de 《Informilo de ĈEL》.

* La Brava Iniciato de Li Sen
Somere 2007, la 92-a Universala Kongreso de Esperanto revenis al Japanio post 42 jaroj.Lastfoje, kiam la 50-a UK okazis en Japanio 1965, krom tiuj el gastiganta lando, nur du esp-istoj el Azio ĉeestis. Tute mankis ĉeestantoj el Ĉinio. Ĉifoje, pli ol 50 ĉinaj esp-istoj sin anoncis por ĉeesti, inkluzive ankaŭ s-anon Li Sen 84-jara. Li Sen opinias, ke, laŭ ĉina kutimo, estas maldece se ni ĉeestos kun malplenaj manoj. Se Japanio jam eldonis nian libron <Poemaro de Li Bai>, ĉu ni ĉinoj devas ankoraŭfoje peti ke ili eldonu por ni ankaŭ la libron <Poemoj de Du Fu>? Ĉu ni ĉinaj esp-istoj vere estas barita de la ĉineske altpreza pago por libronumero? Kun decidemo por gloro de patrujo, Li Sen intencis proprakoste eldoni la paperan version de la jam preta eLibro <Poemoj de Du Fu> por kunporti ĝin al la kongresejo por kultura interfluo. Konsiderante la situacion kun nenia ŝtata monhelpo, Guozhu proponis ke ni eldonu ĝin sen la libronumero, ĉar "por esti inda libro, ne sufiĉas nur la libronumero". La vivo de la libro ja estas en ĝia kvalito kaj enhavo.
Li Sen aŭdace iniciatis ke ni pretigu la oficialan eldonon de <Poemoj de Du Fu> kaj <Poemoj de Tang-dinastio> nepre antaŭ la monatfino de julio 2007, kaj li senhezite respondecas pri la necesa monsumo.

* Realiĝo
Tiu iniciato realiĝis ekzakte laŭ dezirata templimo.
La du libroj <Poemoj de Du Fu> kaj <Poemoj de Tang-dinastio> ambaŭ estis eldonata de Eldonejo Yuanfang(Malproksimo). Kun koloraj kovrilo kaj dorsa kovrilo, en sama formato de
142 x 206 mm.
Dum la <Poemaro de Li Bai> aperis nur en Esperanto ( indekse kun 104 titoloj en la ĉina), ĉifoje la du libroj ambaŭ donis ankaŭ la ĉinajn originalojn.
<Poemoj de Du Fu> ĉefparte enhavas 188 paĝojn, tute en Esperanto, kun libronumero
ISBN 7-80595-888-2, kaj 8 nigra-blankajn ilustraĵojn. Krome aldoniĝis 62-paĝa broŝuro de 126 poemoj en ĉinaj originaloj.
<Poemoj de Tang-dinastio> ĉefparte enhavas 322 paĝojn, kun dulingva (ĉina-Esperanta) teksto. Libronumero ISBN 7-80595-888-2. Ilustras 31 nigra-blankaj bildoj.

Por <Poemoj de Du Fu> estas 9 tradukintoj el 4 landoj (Ĉinio, Japanio, Britio, Nederlando). El la sumo de 180 tradukoj, ĉinaj esp-istoj plenumis 125 [noto 6].
Por <Poemoj de Tang-dinastio> estas 15 tradukintoj el 5 landoj (Ĉinio, Japanio, Britio, Hungario, nederlando). El la sumo de 329 tradukoj,ĉinaj esp-istoj plenumis 283 [noto 7].
Se minus la 30 poemoj jam aperintaj en poemaroj de Li Bai Du Fu, ni povas tiel kalkuli ke ni havas 299 neripetajn tradukojn.
Do, en la tri libroj resume estas
140 + 180 + 299 = 619 esperantigoj
Tiel la du novaj libroj eldonataj en Ĉinio faris belan kompletigo al la unua libro publikigita en Japanio. Post antaŭiranto sekvas daŭrigantoj, kiuj kune formiĝas bela librotrio!

* Panorame
Panorame rigardante, ni povas trovi, ke en la librotrio aperas jam 88 gravaj poetoj de Tang-dinastio, sursceniĝis la ĉefaj steluloj de Tang-poezio: Li Bai, Du Fu, Wang Wei, Bai Juyi, Meng Haoran, Gao Shi, Cen Shen, Wang Changling, Wang Zhihuan, Li He, Du Mu, Li Shangyin, Liu Yu-xi......, kies vivjaroj kovris la periodojn de komenca, prospera, meza kaj malfrua Tang-dinastio. Verkoj en la poemaroj estas vicigitaj laŭ tempa ordo. Por plifaciligi konsulton, fine de la libra ĉefparto estas aldonata indekso laŭ alfabeta ordo de la nomoj de aŭtoroj.

Kaj, en la librotrio vidiĝas diversaj metrikaj formoj de Tang-poemoj, inkluzive de versaĵoj kvinsilaba, sepsilaba, diverssilaba, versoj en malnova maniero, okverso, kvarverso,...... kun multe diversaj esprimmanieroj.

Tre amplekse variaj estas temoj prikantitaj en la librotrio, ekz-e la zorgoj pri sorto de nacio kaj popolo, sentimentaloj pri sezon-ŝanĝoj de printempo kaj aŭtuno, nostalgio de vojaĝantoj en fremdaj lokoj, lamentoj pri misfortuno en homa travivaĵo, veoj pri fatalaj vivo aŭ morto ktp. Poetoj de Tang-dinastio posedas lertan magian plumon por ĉanti. Pri ĉio ĉi tio nun ni povas legi en la librotrio.

Multaj poemoj havas plurajn tradukojn far malsamaj tradukintoj. Oni do havas ŝancon kompare legi. Ekz-e por <058 Frumatene el Pajti-kastelo> de Li Bai aperas 4 tradukoj de Ossaka Kenĵi, S.J.Zee, Laŭlum kaj Vejda. Por <024 Printempa Mateno> de Meng Haoran, <029 Ascende al Guanque-Turo> de Wang Zhihuan, <047 Ĉe la Heĝo> de Wang Wei ankaŭ aperas samtempe 3 tradukoj......

* Nek manki, nek forlasi
Selektante poemojn dum kompilado, la redaktoro atente tenis sin per la principo "nek manki nek forlasi", por ke tiuj meritaj reprezentantaj pecoj nepre ne manku, samtempe, pri tiuj jam pretaj esp-igoj, ne facilanime forlasu.
Ekz-e, poemoj de Li Bai kaj Du Fu estas nepre nemankigeblaj por ĉia kolekto de Tang-poemoj. Tamen, ĉar antaŭe jam aperis iliaj apartaj kolektoj (la unua kaj dua libro el la librotrio), tial nun por <Poemoj de Tang-dinastio>, la tria el la librotrio, ni devas elekti laŭ principo "nek neniom, nek ĉiom". Sekve en la <Poemoj de Tang-dinastio> Li Bai kaj Du Fu ambaŭ ne okupas la unuan lokon. Laŭ nombro de elektitaj versoj nun viciĝas tiel: Li Shangyin(24 poemoj), Wang Wei(23), Bai Juyi(21), Du Mu(19). Dume poemoj de Li Bai legiĝas nur 15, kaj tiuj de Du Fu nur 16. El la fama "Pedeloj-trio" de Du Fu elektiĝis nur "089 La Pedelo de Shihao-vilaĝo", el lia fama "Disiĝo-trio" elektiĝis nur "090 Disiĝo de Maljunulo". Sed "085 Belulinoj" estas nova traduko, nevidebla en la <Poemoj de Du Fu>.

Kris Long tradukis plej multe inter la neĉinaj tradukintoj. Li elektis la Tang-poemojn laŭ sia propra ŝato, ne tute sama ol tiu de ĉinaj kompilintoj de famaj libroj de Tang-poemoj. Multaj liaj tradukoj, kies titoloj ne troviĝas en la plej furoraj kolektoj de Tang-poemoj en Ĉinio, ankaŭ eniris tiun ĉi Esperantan librotrion. El 15 tradukintoj, ŝajnas al mi, ke Kris Long plej ofte uzis blankajn versojn. Eble tio respegulis preferon de iuj tradukintoj kaj legantoj en Okcidento. Sed la originalo de Tang-poemoj estas en rimaj versoj, tial aliaj tradukintoj, inkluzive Kalocsay, donis grandan atenton pri la rimigo en sia traduko.

* Dankinda Mecenato
Pri la profunda signifo de la evento, ke la du novaj poemkolektoj de Tang-poemoj el la librotrio povas eldoniĝi en Ĉinio, tre eble neĉinaj legantoj malfacile perceptas. Tamen, sciu pri la fakto, ke fruktoj de ĉinaj plebaj esperantistoj, pretigitaj per benediktana klopodado dum sia tuta vivo, preskaŭ ĉiam havas la misfortunon neeble eldoni en Ĉinio, tio jam iĝis malnova granda malfacile solvebla problemo en ĉina Esperantujo. Tial, fone de tia cirkonstanco, la malavara kontribuo far estimata veterano Li Sen, kiu en lastaj jaroj proprakoste eldonis plurojn da novaj valoraj libroj de ĉina Esperantujo, tute meritas kompari al tiuj de famaj mecenatoj en pli-ol-jarcenta historio de nia internacia Esperanta Movado. Mi kredas ke tio kiel bela epizodo eterne restos en memoro de niaj posteuloj, kaj nepoj lin danke benos!

En Ĉinio, Tang-poemoj estas nefinlegebla, nefinparolebla, nefinstudebla trezorejo de poezio. La librotrio de Tang-poemoj, kiujn ni omaĝas al nia kara legantaro, estas frukto de stafeto far generacio post generacioj. Ĝi estas la ĝis nun plej ampleksa kolekto de Tang-poemoj. Do indas legi, apreci, konservi, citi, studi, aŭ eĉ re-(trans)traduki (en aliajn lingvojn).

* Neniama Ĉeso
Tamen, ni ankaŭ klare konscias, ke ankoraŭ mankas ne malmulte da reprezentantaj Tang-poemoj ĉu al la poemkolekto de Li Bai aŭ Du Fu aŭ Tang-poemoj. Kompare al la mamuta amplekso de pli ol du mil poetoj kaj pli ol kvindek miloj da poemoj en Tang-dinastio, nia librotrio respegulis nur lilipute milion en maro.
Ni kredas, ke neniam ĉesos nia laboro konigi ĉinan kulturon per Esperanto. Ni kredas ankaŭ ke novaj fruktoj aperos en novaj jaroj.
(2007-08-12)
------------------------------
Notoj:
[1] Sola dum drinko sub la luno
  La kanto de malĝojo
  Antaŭ drinko
  Nokta penso
  Kanto de Ĉiŭ-Pu
  Sola sur Jing Ting-monto
  Surmonta dialogo
  
[2] 9 tradukintoj respektive faris tiom da esp-igoj:Ar(Armand Su)1, G(Hu Guozhu) 66, L(Laŭlum) 3, S(Shi Chengtai) 21, X(Xie Yuming)1, Z(S.J.Zee)15; kaj la aliaj neĉinaj tradukintoj: A(Auld)10, O(Ossaka Kenĵi)1, K(Kalocsay)7.

[3]La Gazeto, n-ro 78 (1998-10-31), p. 18/20, Kris Long: Sinjoro, Se Vi Ne Deziras Drinki.

[4](2003-02-15 difinite)
<http://www8.ocn.ne.jp/~akvo/beletra/LiBai1.html>
vd ankaŭ <http://www.geocities.jp/akvoju/traduko/hu-libai_ja.html>

[5] La Gazeto, n-ro 116 (2005-01-05),p.26/27, HU Guozhu: "Li Bai" kaj "Du Fu" en Esperanto.

[6] La papera eldono venis pli malfrue kun nesamaj nombroj kiel en la eLibro.
9 tradukintoj respektive faris tiom da esp-igoj:G(HU Guozhu)27, L(Laŭlum)4, S(Shi Chengtai)68, X(Xie Yuming)1, V(Vejda)11, Z(S.J.Zee)14; kaj B(Berveling)2,K(Kris Long) 51, O(Ossaka Kenĵi)2.
[7]
15tradukintoj respektive faris tiom da esp-igoj:Ar(Armand Su)2, Au(William Auld)2, B(Berveling)1, C(Shi Chengtai)69), G(Hu Guozhu)99,K(Kalocsay)2, Kr(Kris Long)35, L(Laŭlum)48, M(maozifu)2), O(Ossaka Kenĵi)6, S(Saŭkio)1, V(Vejda)8, W(Wang Chongfang)1, X(Xie Yuming)8, Z(S.J.Zee)45.

================================================================================================================================
国柱:


世译唐诗再而三

 




* 最早的纪录
用世界语来翻译介绍唐诗,首先是从零星的单篇开始。最早被介绍的唐代诗人,很自然地是诗仙李白。

目前可以查到的最早的纪录,是1931年。 这一年,著名的世界语文学杂志社 Literatura Mondo(文学世界)出版了卡洛采 Kalocsay(1891-1976)的译诗集《Eterna Bukedo永恒的花束》,书中就收入了由他世译的“月下独酌”等七首李白诗歌。[注1]从那时算起,到今(2007)年,已经有76年的历史了。

这76年中的前66年(1931-1996)里,用世界语翻译的唐诗,一直都是分散地发表在各种刊物上,时间和地域的跨度都很大,不便查阅,逐渐感到有编诗集的必要。

* 新的纪录
从1997到2007这十年里,中国世界语者先后编译了三本(由中外世界语者合译的)唐诗专集,分别是《李白诗选》(1997),《杜甫诗选》(2006)以及《唐诗选译》(2007)。
三本书有共同之处:
都是多国多人多年劳动成果的汇编。
都是由石成泰担任主编、写后记,
都是由国柱写序诗,编年表,双语索引和电子书。
李杜二书巧合的是:都是由来自4个国家的9位(不同的)译者完成。

不同的是序言作者:William Auld 为《李白诗选》写了序言,Berveling 为《杜甫诗选》写了序言,李森为《唐诗选译》写了序言。

* 三者之一
第一本,《李白诗选》,共收104题,118首,125篇译文。
《李白诗选》译者共9人,分属4个国家(中,日,英,匈)。总共的125篇译文中,中国E者所译的,占了107首。[注2]

早在1957年,Auld 就发表了他自己从英语转译的11首李白诗歌,同时又表达了这样的想法:希望能有中国的世界语者来集中地翻译李白的诗歌。等了35年之后,才得到来自中国世界语者的反响,即有了《李白诗选》的世译书稿。为了寻找出版社,他又花了五年的时间,费了不少周折,书稿从亚洲到欧洲,又从欧洲到亚洲,最后此书于1997年6月14日由“河川社”在日本出版。该书印刷上乘,纸张精美,由日本画家配了六幅钢笔画插图。全书大32开,共142+6面,定价2000日圆。由于购书要付外汇,直到今天,绝大多数的中国世界语者,出于nepagipoveco的原因,买不到、也读不到这本书。

《李白诗选》出版后的第二年,1998-10-31,法国的《La Gazeto杂志》就在其第78期上发表了Kris Long的书评。[注3]出于同样的原因,我们当时无法读到。

在我的印象中,认真读了这本诗集的,是日本世界语者。2004年北京第89届UK召开的前夕,国柱偶然在网上发现了一篇“世界语版《李白诗选》读后”,作者是日本的清水裕子女士。[注4] 她不但认真阅读了此书,而且还提出了两点意见:
--
* 我注意到本编之中少了那首《赠内》,该诗对于那位有着一个全年“日日醉如泥”丈夫的妻子是深表同情的。
* 石成太并没有将此书视为终篇。因此,尽管他已经详细地介绍了李白的生平,但我还是希望在再版时能够有李白年表的形式;如果可能的话,并且配之以李白时代的地图。
--
这两点意见使我大为惊喜。虽然离发表读后感的时间已经过去了一年,国柱还是立即世译了那首《李白赠内》,按网上的地址给清水女士寄去,并且向她表示衷心的感谢。

因为纸张版已经无法补正了,于是我在2004年秋天,从北京开完第89届UK回家之后,立即动手编制了一本《李白诗选》的电子书。补充了新增加的李白诗歌世译,加了年表,改写了双语索引。唐代的中国地图也从网上找到了,限于篇幅还是没有收入。这本电子书共收李白诗歌122题,140首,140篇译文。

与此同时,利用现成的模板,国柱还制作了一本姐妹篇的电子书世译《杜甫诗选》,共收125题,155首,149篇译文(这个数字在纸张本中有所增加)。

共有6个国家12位世界语者分别完成了(李白诗歌)+(杜甫诗歌)= 总共289篇的译文(其中中国世界语者完成224篇世译)

国柱为此写了一篇《世译李杜》的介绍。这介绍在国外的反响非常强烈,Madeleine de Zilah夫人称其为impona laboro, kun la talenta teamo de kolegoj(宏伟的工程,杰出的团队),并有三家刊物争要发表此稿的全文,最后协商,由La Gazeto发表在2005年第一期上。[注5]后来又经当时的中华全国世协主席谭秀珠女士的推荐,在网络版〈中国报道〉和纸张版《全国世协通讯Informilo de ĈEL》上也发表了。

* 李森的倡议
2007年夏天,第92届国际世界语大会UK在时隔42年之后再次来到日本。上一次,1965年,当第50届UK首次在日本举行时,除东道国外,只有两位亚洲的世界语者出席,中国世界语者则完全空缺。这一次,报名参加92届UK的中国世界语者有50多人,其中也有李森同志,84岁了。李森认为,按中国人的规矩,空手去参加这样的大会,未免不妥。日本已经为我们出版了《李白诗选》在先,难道中国人还要他们再出版《杜甫诗选》吗?难道中国世界语者真的要被中国特色的高价书号所阻拦住了吗?抱着为国争光的心情,他打算自费把电子版的《杜甫诗选》印成纸张本,带到大会去交流。在没有任何公费资助的前提下,国柱建议就不要书号了。因为,书若要成为书,仅有书号是不够的,书的生命在于内容质量。
李森同志大胆倡议,要在2007年7月底之前,正式出版《杜甫诗选》和《唐诗选译》,经费由他承担。

* 如期实现
这个倡议后来如期实现了。
《杜甫诗选》和《唐诗选译》都由远方出版社出版。彩色封面、封底。开本相同,均为 142 x 206 mm。
与《李白诗选》只有世界语译文(书末附有104篇诗歌的中文标题)不同的是,这后两本书都为读者提供了诗歌的中文原文。
《杜甫诗选》正文188面,全世界语,书号ISBN 7-80595-888-2, 配有 8 幅黑白插图。另外再加一册正文62面126首诗歌的中文原文。
《唐诗选译》正文322面,汉世双语对照,书号ISBN 7-80595-888-2, 配有 31 幅黑白插图。

《杜甫诗选》译者共9人,分属4个国家(中,日,英,荷)。总共的180篇译文中,中国E者所译的,占了125首。[注6]
《唐诗选译》译者共15人,分属5个国家(中、日、英、匈、荷)。总共的329篇译文中,中国E者所译的,占了283首。[注7]

若减去30首已经在李白、杜甫诗集中发表过的, 可看作有299个不重复的世译
以上三本书合计 140 + 180 + 299 = 619个世译

这样一来,在中国出版的这后两本书,成为在日本出版的前一本书的美丽续篇。前有先行,后有来者,前后相得益彰。

* 综合观之
综合观之,已经介绍了88位唐代诗人的作品,主要的明星如李白、杜甫、王维、白居易、孟浩然、高适、岑参、王昌龄、王之涣、李贺、杜牧、李商隐、刘禹锡、……等都已经登场。他们生活的时间涵盖了初唐、盛唐、中唐、晚唐四个历史时期。
整本诗集的内容,就是按时间顺序排列的。为了便于查找,在《唐诗选译》书末附有按作者姓名字母顺序的索引。

作品的形式包括了五、七、杂言、古诗,五绝,七绝,五律,七律,乐府,歌行……等各种体裁。
诗歌的内容,无论是忧国忧民、边塞征途、羁旅怀远,还是感遇告别、田园歌咏、相思寄情等等……,唐代的诗人们都有妙笔于以咏唱。这些我们都可以从这三本书中看到。

有些诗篇有着由一个以上不同的译者所作的译文,我们也就有机会作比较的阅读。例如第58首李白的早发白帝城就的小坂狷二、徐声越、李世俊和魏以达的四个不同译文。其他如孟浩然的《春晓》、王之涣的《登鹳雀楼》、王维的《鹿柴》……都是同一首诗有三个译文。

* “不缺”“不弃”
编者在选择篇目的时候,既注意到应当有的代表作“不缺”,也要照顾到已经有了世译的稿件“不弃”。
比如李白杜甫,断不可少。但因为此前已经有了李白和杜甫的个人专集,所以这两位大家的作品,就按“不能不选,不能全选”的原则来办。在这本书中,这两位大家的作品数量,反常而不是最多的。被选作品最多的依次是:李商隐(24首),王维(23首),白居易(21首),杜牧(19首)。
李白的诗歌只选了15首,杜甫的诗歌只选了16首,“三吏”只选了“石壕吏”,“三别”只选了“垂老别”,但杜甫名篇《丽人行》是新增加的,杜甫诗选中没有。

比如Kris Long是译诗较多的外国译者。他是按他自己的爱好选译的,与中国人的口胃不同。他的许多译文,标题均不见之于中国最流行的唐诗版本中,但还是进入了这世界语的版本。在15位译者中,Kris Long 是使用“素体诗”(blankaj versoj,无韵)最多的一位。这也许反映了某些西方译者和读者的偏好。但唐诗的原文是有韵的,所以其他的译者们(包括Kalocsay)在世译时,都非常注重用韵。

* 传为佳话
也许国外同志难以体会这两本纸张本诗集能在中国出版的深层意义。需知在中国,民间世界语者耗毕生精力而完成的世界语作品不能够出版,已经成为中国世界语运动中的老大难问题。李森同志的慷慨解囊,完全可以和吾语历史中的著名mecenatoj的善举相媲美。后人将永志不忘、衷心感激,传为佳话、美谈。

唐诗在中国是读不完、说不完、学不完的诗歌宝库。我们奉献给世界语读者的这三本唐诗,是一代又一代人的接力奋斗的成果,是迄今为止,收罗最多的诗集,值得阅读、欣赏、保存、引用、研究乃至转译(成别的语言)。

* 永不言止
但无论是李杜还是唐诗,仍然还有许多代表作没有被介绍。相对于两千多位诗人,五万多首唐诗的规模,我们这几本书仍然只反映了沧海一粟。
我们相信,用世界语介绍中国文化的工作,不会到此为止。在新的岁月里还会有新的成果问世。

---------------------------------
[注1]  
Sola dum drinko sub la luno
  La kanto de malĝojo
  Antaŭ drinko
  Nokta penso
  Kanto de Ĉiŭ-Pu
  Sola sur Jing Ting-monto
  Surmonta dialogo
  
 月下独酌,悲歌行,将进酒 ,静夜思 ,秋浦歌 ,独坐敬亭山 ,山中答俗人。

[注2]
9 位世界语者(各人所译的篇数如下):A苏阿芒1首,G胡国柱66首,L李世俊3首,S石成泰21首,X谢玉明译1首,Z徐声越15首;此外的18首世译分别为:英国的Auld 译10首,日本的小阪狷二译1首,匈牙利的Kalocsay 译7首。

[注3] La Gazeto, n-ro 78 (1998-10-31), p. 18/20, Kris Long: Sinjoro, Se Vi Ne Deziras Drinki.

[注4](2003-02-15 改定)清水裕子网页 <http://www8.ocn.ne.jp/~akvo/beletra/LiBai1.html>

[注5] La Gazeto, n-ro 116 (2005-01-05),p.26/27, HU Guozhu: "Li Bai" kaj "Du Fu" en Esperanto.

[注6]纸张版比电子版晚出,所以数字不一样。在纸张本中
9 位世界语者(各人所译的篇数如下):胡国柱27首,李世俊4首,石成泰68首,谢玉明1首,魏以达11首,徐声越14首,此外的55首世译分别为:荷兰的Berveling 2首,英国的Kris Long 51首,日本的小阪狷二译2首,。
[注7]
15位世界语者(各人所译的篇数如下):Ar(Armand Su 苏阿芒,2首), Au(William Auld, 2首),B(Berveling,1首), C(Shi Chengtai 石成泰 ,69首), G(Hu Guozhu 胡国柱,99首),K(Kalocsay,2首), Kr(Kris Long,35首), L(Laŭlum 李世俊,48首), M(maozifu 毛自赋,2首), O(Oosaka Kenĵi 小坂狷二,6首), S(Saŭkio 张绍基,1首), V(Vejda 魏以达,8首), W(Wang Chongfang 王崇芳,1首), X(Xie Yuming 谢玉明,8首), Z(S.J.Zee 徐声越,45首)。

                                                                                                                                                                                                                                           2007-08-12


                                                                                                                                                                                                                   返回目录