世界语学习 | 翻译研究 |
QU Yuan (340 a.K.—278 a.K.)
NUBA DIINO
—— la 2-a el la dek unu pecoj de la <Naŭ Kantoj>
Banite en akvo kun bonodoro,
per buntkoloraj vestoj sin vestante,
la mediumo jam alvenas lante.
Kandeloj lumas antaŭ la aŭroro,
hele en la kultejo kun adoro,
kiel la suno kaj luno brilante.
Veturas per kaleŝo ŝvebflugante.
Kaj drako servas kiel konduktoro.
Impone la nubdiino descendas,
subite ĵetiĝas al la cxielo.
Mia rigardo pli disten etendas
tra la spaco ĝis senlima nivelo.
Ve! Pro vi miaj suspiroj kresĉendas.
Turmentas min la forta sopir-ŝvelo!
--- Trad. Guozhu 2008-06-08
kiam la Drakboata Festo unuafoje fariĝis leĝa feriotago en Ĉinio
原文: