世界语学习  

翻译研究


Rakontoj pri Rozoj

Post senlaboreco, paro da geedzoj ekfunkciigis florvendejon nemalproksime de hospitalo. Per la negranda butiko kaj pli-malpli bona vendado de floroj, ili nur povis vivteni sian familion. Ĉar ĝi estis proksime de la hospitalp kaj plejparto de aĉetantoj estis vizitantoj al la hospitalo, la regulaj klientoj estis tre malmultaj.

La viro, kiu kondutis eksterordinare, estis unu el malmultaj viraj aĉetantoj. Li venis aĉeti nur unu ruĝetan rozon en ĉiu tria tago. Ĉiufoje ĉirkaŭ je duono post la naŭa, li alvenis per triciklo ĉe la pordon de la florvendejo kaj, kun bankbiletoj de tri juanoj en la mano, kriis al la interno de la butiko: “Donu al mi ruĝetan rozon, mastro!” Sonas lia voĉo kun iom da laceco.  

Ĉiufoje, rigardante la forirantan dorsfiguron de la viro sur la triciklo, la edzino de la butikisto ĉiam diris al tiu, kun envia tono: “Lia edzino certe estas la plej feliĉa virino en la mondo!”

  “Kiu scias, al kiu li donacas la floron?” Li replikis tranaze malkontenteme, aŭdinte, kion lia edzino diris.

 Dum pli ol unu jaro, dum kiu la florbutiko estis funkciigata, tiu viro ne ĉesis aĉeti florojn tie. Pro lerteco kaj afableco de la edzino, kaj pro modera prezo, la negocado de la butiko pliboniĝis kaj multaj kuracistoj kaj flegistinoj de la apuda hospitato ankaŭ fariĝis ĝiaj oftaj klientoj.

 Ĉu en malvarmega vintro aŭ en varmega somero, la viro, triciklante, alvenis al la butiko en ĉiu tria tago kaj kriis al ĝi: “Donu al mi ruĝetan rozon, mastro! ” La scivolemo de la geedzoj pliiĝis pri la viro. La edzo iufoje demandis al la viro: “Vi aĉetas tiom da floroj ne por donaci al via edzino, ĉu?” Aŭdinte tion, tiu ĉiam prezentis ridetan kaj lacan mienon kaj, dirinte nenion, rajdis per triciklo en la direkto al la hospitalo. Aŭskultinte, la viro ĉiam ridis kun ellaciĝo de plena vizaĝo, li parolis nenion kaj pedalante sur triciklo rajdis en la direkto de la hospitalo.                               

 “Kiel? La floroj certe ne estas donacitaj al lia edzino. Mi ne atendas, ke tia trbiciklanto eĉ sekvas la furoran modon nuntempe!” La edzo montris la mienon, kiu toleris nenian diskutadon.  “Eble li vere donacas la florojn al sia edzino!” La edzino ĉiam kovis tiun ideon.                               

La ĉiujara Valentena Festo ree alvenis. Rozfloroj estis tre facile disvendeblaj. Kvankam la prezo de rozfloroj altiĝis kelkoble ol en ordinara tempo, la paro tamen estis tro okupitaj, ke ili havis tempon por vespermanĝi. Preskaŭ ĝis la 11-a horo nokte, aĉetantoj de floroj ankoraŭ alvenis flue. Pakante la florojn, ŝi ĵetadis sian rigardon eksteren de la pordo de tempo al tempo. Sciante, kiun la edzino atendas, la edzo naskis strangan senton en la koro.

 Tiu viro finfine aperis. Ĉifoje, anstataŭ atendi ekstere, li iris en la florvendejon kaj kriis: "Mastro, paku por mi 11 rozojn, ankoraŭ ruĝetajn!"

“220 juanoj!” La mastro senpripense donis la prezon. Aŭdinte tion, la viro iom hezitis kaj demandis: “Ĉu vi povas iom malaltigi la prezon?”

La mastro malvarme respondis, "Kia tago estas hodiaŭ? Valentena Tago nur unufoje en jaro!” Do vi turnu vin al aliaj florvendejo pri la prezo.” Senparole, mallevinte la kapon, la viro elprenis monon el la malnova nigra monujo: “Majstro, bedaŭrinde, mi...mi... havas nur 200 juanojn. Ĉu mi povus doni al vi la saldon morgaŭ?” La vizaĝo de la viro ruĝiĝis sub la lampo. Apenaŭ la mastro volis ekparoli, lia edzino diris la unua: “Malnova kliento ĝuas favoran prezon. Do, donu al mi 180 juanojn!” La butikisto montris sian malĝojon sur la vizaĝo pro tiuj vortoj de siaedzino. “Dankon, dankon al butikistino!” La viro tiris el sia monujo plenmanon da monoj, inter kiuj troviĝis nur unu-juan-moneroj, kvin-juan-biletoj kaj dek-juan-biletoj, escepte de monbiletoj kun pli granda valoro, kia kvindek-juan-biletoj. Eĉ sen nombri ilin amasigitajn sur la vendotablo, ŝi tuj metis ilin en tirkeston. Ŝia edzo malkontente demandis: "Kial vi ne nombris?” Anstataŭ respondi al li, ŝi plej rapide faris bukedon da plej belaj rozfloroj. La aĉetanto prenis la bukedon kaj ripetade diris dankojn. Kun floroj en brakumo, li hasteme iris eksteren kaj kunpuŝiĝis kun eniranta flegistino. Vidinte lin, la flegistino, kun granda ekscitiĝo, diris, "Rapide, rapide iru! Via edzino povas ekparoli." La viro aŭskultis, pedalante sur triciklo, fluge al la hospitalo sin antaŭenĵetis.

“Kiom da rozoj vi ankoraŭ havas? Ni aĉetu ĉiom!” kriis vigle la flegistino. “Kial vi volas tiom da rozoj?” La butikistino tre strange demandis. “Sciu, ke tiu virino finfine rekonsciiĝis. Jam dum pli ol unu jaro ŝi restis senkonscia kaj nun ŝi venas al sia konscio. La forto de amo estas tre granda! Gajmiene la flegistino urĝis butikistinon paki florojn. "Kio do okazis?" demandis scivole la viro staranta flanke.

Antaŭ unu jaro, kiam la paro geedziĝis ankoraŭ malpli ol duonjaron, trafika akcidento faris la edzinon vegetaleca homo, sed la ŝoforo, kiu kaŭzis la akcidenton, senspure malaperis kune kun la veturilo en densa nebulo. Por serĉi tiun aŭton, kiu kaŭzis akcidenton, la edzo forlasis sian antaŭan decan laboron kaj pedalis sur triciklo. Tage, farante transportadon tra stratoj kaj stratetoj por sin vivteni, li donis atenton al la aŭto, kiu kaŭzis akcidenton, dum li iris al la hospitalo prizorgi sian edzinon nokte. Pro tio, ke medikamentoj ne efikis sur la edzino sur la lito, li utiligis la rimedon meti la aĵojn ŝatatajn de ŝi antaŭ ŝiaj okuloj por eksciti ŝian nervan sistemon, tiel ke ŝi povus reakiri sian memoron. Kvankaŭ tia ebleco de sukceso eĉ estis malpli ol la dekmilono, tamen la viro kredis de la komenco ĝis la fino, ke la edzino revenos al sia konscio estonte. La edzino plej ŝatis ruĝtajn rozojn. La viro do aĉetis tiajn rozojn kaj esperis, ke aperu miraklo. Por doni urĝan savon al sia edzino, la viro jam malŝparis sian tutan riĉaĵon kaj ruinigis sian familion, kaj krome li ankaŭ prunteprenis multe da mono. La mono, kiu li perlaboris per tricikla transportado, eĉ ne sufiĉis por la kostoj de ŝia kuracado… Antaŭ la finiĝo de la rakontado de la flegistino, la vilaĝo de la butikistino jam baniĝis en larmoj, kaj ŝia edzo silente fumis cigaredon flanke. Tiun matenon, kiam la virino elhospitaliĝis, oni trovis la triciklon ornamita per ruĝetaj rozoj naŭcent naŭdek naŭ, nek pli nek malpli. La triciklisto ne sciis, de kie tiuj floroj venis, ĉar lia triciklo estis parkita en remizo de la hospitalo dumnokte.

Elĉinigis

Lin Leming

el tagĵurnalo Xinmin Wanbao

 

玫 瑰 之 约

夫妻俩失业后,便在离医院不远的地方开了家花店。店不是很大,生意也是一般,仅仅能维持一家人的生活罢了。因为离医院近,顾客大都是去探望病人的,回头客也就寥寥无几了。

 

男人是为数不多的老客户,而且很特别,每隔三天就会来买一朵粉玫瑰。时间总在九点半左右,男人就会出现在店门口,坐在三轮车上,手里拿着三块钱,然后冲着里面叫着:老板,帮我拿一朵粉玫瑰! 声音中带着疲惫。

 

 

每次看着男人蹬着三轮车离去的身影,妻子总会用充满羡慕的语气对丈夫说,他的老婆一定是世界上最幸福的女人!

 

哼,谁知道他把花送给谁了?丈夫听到了妻子的话,鼻孔里总会发出不满的声音。

 

花店开了一年多了,那男人就买了一年多的花。由于妻子的手艺好价格公道,再加上为人和蔼,所以花店的生意好了起来,医院里的许多医生和护士也成了老顾客。

 

 

男人依旧蹬着三轮车,每隔三天来买一朵粉玫瑰,不管是严寒还是酷暑,坐在三轮车上的男人,总会冲着花店里叫着:老板,一朵粉玫瑰! 对于这个男人,夫妻俩的好奇心是越来越强烈了。丈夫曾经问过男人,你买这么多的花,不会是送给老婆吧?男人听后,总是带着满脸的疲惫笑笑,什么话也不说,蹬着三轮车望医院的方向骑去。

 

 

 

怎么样,花肯定不是送给老婆的,没想到这年头蹬三轮的都赶时髦了! 丈夫脸上露出了不屑一顾的神情。或许他真是送给老婆的! 妻子始终坚持着自己的想法。

 

 

一年一度的情人节又到了。玫瑰花是特别的好卖,价格虽然是平时的好几倍,但夫妻俩还是忙得连晚饭也顾不上吃一口。快十一点了,买花的人依然是络绎不绝。妻子的手在忙着包花,但眼睛却不时地望门外张望一下。丈夫明白妻子在等谁,心里便莫名其妙地升起了一股怪味。

 

 

男人的身影终于出现了。这次他没有在门外买花而是走进了店里 。老板,帮我包11朵玫瑰,还是粉色的!

220块! 丈夫随口报了价格。男人听后,犹豫了一下问道,能不能便宜点?

 

今天是什么日子啊,一年一次的情人节! 你去别家店问问,有这样便宜的价格吗?丈夫冷冷地回答着。男人没有说话,低着头从那只很陈旧的黑色皮包里拿着钱。老板,真不好意思,我……我……只有两百块! 余下的能明天拿来吗?男人的脸在灯光下红红的。丈夫刚想开口说话,妻子却先说话了。老客户优惠,给180块吧! 妻子的话让丈夫的脸上露出了不快。谢谢,谢谢老板娘! 男人从包里取出了一大把钱,有一块的硬币有五块有十块的毛票,就是没有五十以上的大额票。堆在帐台上,妻子数都没数,就放进抽屉里。男人不满地问妻子,你怎么不数一下?妻子没有回答丈夫,而是用最快的速度,包出一束最漂亮的玫瑰花。男人把花拿在手里,又连说了几声谢谢。

男人手捧着鲜花匆匆地望外走,和一个刚踏进大门的护士撞了个满怀。护士见是男人,脸上充满了亢奋。快去,快去! 你老婆能开口说话了。男人听了,蹬着三轮飞似的冲向医院。

 

 

 

 

 

老板,还有多少玫瑰,我们全包了! 护士欢快地叫着。你要那么朵玫瑰干吗?女人很奇怪地问着。你不知道啊,那女人醒了,一年多了,终于醒了。爱情的力量太伟大了! 护士一脸的喜悦,催促着女人包花。到底是怎么啦?一旁的男人好奇地问道。

 

 

一年前,男人和女人结婚不到半年,一场车祸就使女人成了植物人。而肇事的车和司机却借着浓浓的大雾,逃得无影无踪。为了寻找那两肇事车,男人放弃了体面的工作,蹬起了三轮。白天,他穿行在大街小巷,边做生意边留意着肇事车,晚上便到医院照顾着妻子。药物治疗对躺在床上的病人已经起不了任何作用了。男人打听到一个办法,就是用妻子平时最喜欢的物品,放在她的眼前,来刺激她的神经系统,也许有可能唤起她的记忆。这样的成功率虽然连万分之一都不到,但男人却始终相信,妻子会醒来的。妻子最喜欢的就是粉玫瑰。于是,男人就买起了粉玫瑰,希望能出现奇迹。为了抢救妻子,男人已经是倾家荡产,而且借了不少的债。蹬三轮挣来的钱连付住院费常常都不够……护士讲的故事还没结束,女人已经是泪流满面。丈夫也在一旁沉没地抽着烟。女人出院的这天早上,那辆三轮车上插满了粉玫瑰,不多不少,正好是九百九十九朵。蹬三轮车的男人,不知道这些花是从哪来的。因为,这辆三轮车晚上是停在医院的车棚里的。

 


                                                                                                               返回目录