Mi laboris en fabriko ekde mia 17-a jaragxo. Sub la cirkonstanca influo, mi havis la kutimon resume ekzameni mian laboron je cxiu monat- kaj jar-fino.
Nun baldaux forpasos la jaro 2007. Do mi kutime ekzamene demandis al mi: Kion mi faris en la pasintaj (senrevene) dek du monatoj? Jen estas mia raporto, al mi mem, kaj ankaux al miaj karaj s-anoj, amikoj.
GUOZHU en 2007
Por mi, Guozhu, 2007 estas la Jaro de Cxinesko. Trifoje mi donis prelegon pri <Nova Floro kun Cxina Odoro>: maje en Wuhan, julie en Xining, decembre en Kantono. En la tuta jaro okazis al mi tri gravaj aferoj: Esp-igo de 100 poemoj de Tang-dinastio, publikigo de 200 retaj mesagxoj, okazigo de la Unua Seminario pri Cxinesko.
Januare:
* Verkis en la cxina artikolon <Eniro de Cxinaj Fiksformaj poemoj en Esperanton>.
* S-ano Li Sen publikigis la paperajn eldonoin de <Poemoj de Du Fu> kaj <Nefinlegebla Dante> (Du eseoj de Guozhu pri Dante).
Februare:
* Sekvante la kreskon de cxineskoj en la reto, Guozhu verkis 6 mesagxojn tiuteme.
* 2007-02-25 okazis fatala katastrofo al komputilo de Guozhu. Ruinigxis multaj dokumentoj kaj materialoj.
* 2007-02-27 EVA sendis al Guozhu la membrokarton de Esperantlingva Verkista Asocio(EVA) n-ro 026.
Marte:
* Li Sen iniciatis ke ni pretigu libron <Poemoj de Tang-dinastio> antaux la 92-a UK en somero.
* 2007-03-30 Intervidigxo kun usona esp-isto Dennis Keefe.
Aprile:
* 2007-04-10 ankoraux dufoje intervidigxis kun s-ano Dennis Keefe, donacis al li Rondelon; konigis al li la poemon de Du Fu <Al S-ro Wei Ba>, kio kortusxis lin gxislarme.
* 2007-04-13 Versis funebre por forpasinta s-ano Huang Jun.
* 2007-04-16 sukcese esp-igis la faman poemon <Printemp, Rivero, Floroj, Luno: Nokto> de Zhang Ruoxu(666-720).
Maje:
* 2007-05-12 Prelegis en la Hubei-a Esperanto-Seminario pri novaj fruktoj de cxinesko.
* Versis akrostikan cxineskon por jubileo de Lena. Sxi donacis al mi la gravan novan libron <Ordeno de Verdaj Plumoj> ene de la libro ankaux trovigxas nomo de Guozhu.
* 2007-05-18 ricevis peton de Yulya, ukraina erosxenkologo, kaj ni kunlabore decifris la nomojn de 16 personoj (Lusin, Erosxenko k.a.). Jen estas grava frukto ekster atendo.
Junie:
* 2007-06-12 Pretigis la eLibron <Sxlosilo de Cxinesko>.
* 2007-06-20 Refoje faris la mesagxon <Malfacila Decxifrado Pri Tang-poemoj>.》
* 2007-06-22 Verkis mesagxon por la centjara jubileo de la revuo <Novaj Tempoj> en Parizo.
* 2007-06-24 Versis funebre por forpasinta s-ano Gu Cunhua.
* 2007-06-29 Kune kun s-ano Lin Liyuan vojagxis al urbo Xining por cxeesti al 2-an Kongreson de Esp-o de Nordokcidenta Cxinio (KENC).
Julie:
* 2007-07-03 revenis de Lanzhou al Wuhan. Verkis mesagxojn pri la 2-a KENC. La senracia sengxentileco far CxEL profunde impresis min.
* 2007-07-17 akceptis intervjuon far raportistino de la jxurnalo <Sudaj Urboj> kiu aperigis 3 pagxojn pri Esperanto en 2007-07-23.
* 2007-07-18 Francaj esp-istinoj Mariella Giraud vizitis min kun bona antauxpreparo.
* Pretigis por brazila amiko Bays la cxinlingvan eLibron de <Profeto de Petras>.
Auxguste:
* 2007-08-01 Versis pri <Animskua Leteo>.
* 2007-08-04 Interrete sekvis la 92-an UK. Verkis mesagxon <Rondelo pro Admircelo> omagxe al estimata veterano Kurisu Kei.
* 2007-08-12 Bonvenigo al s-ino Liu Xiaolan, filino de Verda Majo, en Wuhan; donacis al sxi libron <Verdkora Lauxdo>.
* 2007-08-20 Ricevis donacon de Akvoju.
* 2007-08-30 versis <Al Yulya>.
Septembre:
* 2007-09-02 Verkis artikolo por la nova libro <Esp-o kaj Mi> kompilata de Hori Yasuo.
* 2007-09-20 Esp-igis <La Morto de S-ro Tian> (la 30-a cxapitro de la romano <Glavomontro>, sendis al BA.
* 2007-09 aperigis esp-igon de 30 mirrakontoj de Liaozhai rete. kaj 10 poemoj pri Luno okaze de la Mezauxtuna Festo.
Oktobre:
* 2007-10-04 Pretigis la recenzon <Lego Kun Triobla Gxojo> por LG.
* 2007-10-24 Versis dulingvan cxineskon <Hurao al Chang'e N-ro 1>.
* 2007-10-30 Pretigis dulingvan brosxuron <Dek Mesagxoj pri la Esp-a Metriko>, kies papera eldono aperis en la Unua Seminario de Cxinesko en decembro dank' al s-ano Li Sen.
Novembre:
* 2007-11-08 Versis <Al Anna> (donace al Anna, prez. de Finnlanda Esp-a Asocio.
* 2007-11 Verkis dek mesagxoj <Maratono sub Verda Stelo>.
Decembre:
* 2007-12-04 Prelegis pri <Esperanto kaj Liaozhai> al studentoj en Guangdonga Fremdlingva Universitato.
* 2007-12-07 Esti honorita per Speciala Premio en la 7-a Cxina Kongreso de Esperanto.
* 2007-12-09 Prelegis pri <Nova Floro kun Cxina Odoro> en la Unua Seminario pri Cxinesko. Kontribuis 3 cxineskojn al Penseo-195, la speciala numero de cxinesko.
* 2007-12-09 Donacis Rondelon <Al Wang Chongfang>. Donacis rondelon <Ovra Burgxono> al Shi Chengtai. Ambaux en solena kunveno.
* 2007-12-15 Cxeestis Zamenhofan Jarkunveno de HEA.
* 2007-12-21 Versis <Lumturo>n omagxe al Centjara Jubileo de Tikos(1907-1984).
* 2007-12-25 Versis satiran cxineskon <Pugo> (de t.n. "publikaj servistoj").
* 2007-12-27 Versis <Sen Emocio> pri la speciala premio.
* 2007-12-28 Versis robajon por gazeto <Tra la Mondo>.
* 2007-12-30 Faris resumon pri <Guozhu en 2007>.
Guozhu
Kia laboro, tia valoro