Mi laboris en fabriko ekde mia 17-a jaragxo. Sub la cirkonstanca influo, mi havis la kutimon resume ekzameni mian laboron je cxiu monat- kaj jar-fino.
Nun baldaux forpasos la jaro 2006. Do mi kutime ekzamene demandis al mi: Kion mi faris en la pasintaj (senrevene) dek du monatoj? Jen estas mia raporto, al mi mem, kaj ankaux al miaj karaj s-anoj, amikoj.
GUOZHU en 2006
Januare:
* Cxeestis memor-kunvenon en la Hubei-provinca Biblioteko, donis prelegon 《Cicio Mar--- Plumo Talenta》.
* Mia prelego pri Cicio Mar aperis en korea reta pagxo
http://www.esperanto.name/front/php/product.php?product_no=648&main_cate_no=9&display_group=1
????? ??? ??? ?? - ??? ?????.rimportreto pri cicio mar(1914-1999). cicio mar --- plumo talenta debutis jam ekde junagxo. andersen-fabelojn kun sagxo tradukis li per kompetenta. poligloteco eminenta. rakontis pri monta vilagxo. cicio mar --- plumo talenta ...
* Fari cxinigo por 《Profeto el Petras》, romano de Bays.
* En nederlanda pagxo aperis ekstrakte mia skribo pri Dante:
http://www.dante-alighieri.nl/bollettino/nummers/bollettino0601.htm
Februare:
* Finis la cxinigon de 《La Profeto el Pedras》 de bays (232 pagxoj). Sen sxanco por eldoni.
* Fintajpis la esp-igon de Volumo X de Liaozhai.
* En LG-122 aperis mia verko "Gemo Rikolta, Temo Adolta", recenzo pri 《Alilingvaj Erotikaj Poeziajxoj》 de Waringhien.
Marte:
* Aperis en televida programo de Wuhana Eduka TV (WETV) por 10 minutoj.
* Kompilis libron "Guozhu kaj NI".
Aprile:
* Auxdigxis en Radio Polonia (2006-04-08) por 10 minutoj.
* 2006-04-15 cxeestis en Huangshi kunvenon por Argxenta Jubileo de HsEA kaj Ora Jubileo de Esp-isteco de Guozhu. Donis paroladon. Vd <http://esper.51.net/guozhu1/gz0605a.htm>,
<http://www.elerno.cn/emhistorio/persone/persone079.htm>
* Fintajpis la esp-igon de Volumo XI de Liaozhai.
* Verkis eseon "Pensiga Samsorteco de Fervojo kaj Esp-o" por la 58-a Kongreso de IFEF (en Sxanhajo).
Vd. <http://www.elerno.cn/movado/movado155.htm> kaj Verda Spiko (n-ro 2/2006, p.10)
* Pretigis eLibron Flora Formacio (HY.chm).
Maje:
* Cxeestis la 11-an HES (11-a Hubei-a Esperanto-Simpozio)-n. Inauxguro de du novaj libroj de Guozhu: <Guozhu kaj Ni> kaj <Wakajtajpu> (cxinigo de kroata fablo).
* En LG-123 aperis mia verko pri <Chen Jitong>.
* En Fonto n-ro 305, p.23 aperis poemo 《Al HU Guozhu》de Rejna de Jong.
* Pretigis prelegon pri Dante <Senfina Honoro, Senfina Adoro> por la 91-a UK (59-a IKU). Kiu aperis kiel eLibro 0112 en la pagxo <http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm>
* Penseo 175 aperis kiel speciala n-ro de Guozhu: Verdaj Spuroj en Mia 50-jara Esperantisteco. Vd
<http://www.elerno.cn/penseo/PEN175.pdf> kaj Verda Spiko (n-ro 2/2006, p.13~20)
* Cxinigis longan erotikan poemon ЛУКА МУДИЩЕВ НА ЭСПЕРАНТО.
Junie:
* 2006-06-06 Fintajpis la esp-igon de Volumo XII de Liaozhai. (= Fintajpis la plenan tekston de 496 mirrakontoj de Liaozhai. La tajpo komencigxis ekde 2000).
* 2006-06-10 Cxeestis la memorkunvenon por la Dekjara Donghu-a Esperanta Domo (DED). Donis parolon kaj donacon: KD kun plena esp-igo de 496 mirrakontoj de Liaozhai.
* 2006-06-14 Post silentado de 70 tagoj, CxEL unua-/unika-foje kaj tre malsincere telefonis al mi pri IKU-prelego.
* 2006-06-17 Fonfigxis Forumo de eLerno . ekde 2006-06-29 aperis rubriko de Guozhu: <http://elerno.go.waokao.cn/tpcList.asp?colid=41688>
* 2006-06-20 Vejda faris eLibron《Esperanta Metriko》verkitan de Guozhu, kiu aperis kiel eLibro 0115 en la pagxo
<http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm>
Julie:
* 2006-07-02 Decidis ne cxeesti UK (IKU) en Italio. Komencis verkadon de "Cent mesagxoj en Cent tagoj"
* 2006-07-29 Vojagxis unuafoje al Gansu.
* En LG-124 aperis mia verko pri la Turo de Princo Teng.
Auxguste:
* 2006-08-03 Ascendi Kongtong-monton. 2006-08-05/06 Vizitis Esp-amikojn en Jinchuan. Vd mesagxon
068 Renkontigxo kun E-amikoj
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=408&star=1#1344
* 2006-08-13 Revenis al Wuhan, ekde 2006-08-22 verki serion da mesagxoj pri apreco de Esp-aj poemoj.
Septembre:
* 2006-09-06 Verkis cxine pri Li Bai en Esp-o por la Cxina Stud-asocio Pri Li Bai.
* 2006-09-11 Forpasis William Auld. 2006-09-18 mi kondolencis en la pagxo de Edukado.
* 2006-09-15 Sukcese finis la taskon de "Cent mesagxoj en Cent tagoj". Vd.
<http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=275&page=1 Kvindek Mesagxoj de GZ(001-050)>
<http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=597&page=1 Alia Kvindek mesagxoj de GZ(051-100)>
* Fari cxinigon por la fronta pagxo de retejo Edukado.
* 2006-09-16 Versi gratule dulingvan tankaon al JJJ (Japana Jarcenta Jubileo).
* Aperis mia eseo pri robajo en islama pagxo
<http://www.islambook.net/xueshu/list.asp?id=3691>
Oktobre:
* 2006-10-11/14 Invitite cxeesti en la Festivalo de la Poezio de Li Bai en urbo Maanshan. Donacis KD pri Li Bai en Esperanto.
* En LG-125 aperis mia verko pri "Lernolibro pri Cxina Lingvo" (Jacques Pimpaneau, la unua franciginto de al Karna Sidkuseno).
* 2006-10-22, 50-jarigxo de la unua letero far Honfan al Guozhu, kiu signifas la komencon de la esperantisteco de Guozhu. Mi aperigis la fotojn de la manskribita letero de Honfan al Guozhu 1956-10-22 en interreto
* 2006-10-24, mia recenzo (pri poemaro Suno kaj Ombroj versita de Rejna de Jong) unuafoje aperas en la pagxo de uea:
http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=7006&id=975&recenzo=montru#ek
Novembre:
* 2006-11-10 "Guozhu kaj Ni" aperis kiel eLibro 0130 en la pagxo
<http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm>
* 2006-11-13/22 veturis al Kantono kaj Hainan-insulo. Prelegoj pri Penseo kaj cxina EM.
* 2006-11-17 fondigxis speciala rubriko Cxineskoj en forumo eLerno. Aperis multe da novaj cxinesk-poemoj de novaj auxtoroj.
Decembre:
* Kontrollegis eLibron Cxineske (Unua Volumo, kun 131 cxineskoj aperintaj en Penseo). Rapide sekvis la Dua Volumo kun pli ol 100 novaj cxineskoj. Mi cxinigis 15 pecojn laux sama fiksa formo de originalo.
* Pretigis Gvidlibro de Cxinesko (kun 82 specimenoj).
* Aperis eLibro n-ro 0133 "Aprezo pri Esp-aj poemoj" verkita de Guozhu
<http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm>
* 2006-12-16/24 cxeestis jarkunvenojn de HEA kaj WEA. Raportis pri mia laboro en 2006. Deklamis dulingve cxineskon Omagxe al Zamenhoffesto.
* 2006-12-30 Lauxkutime versis "Pensoj cxe Jarfino".