此主题相关图片如下:
§.29 Moyuer 摸鱼儿 Fisxado [2-116-13]
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 12 versoj de 346,76,3,37,4,545/36,6,76,3,37,4,545 silaboj, laux rimarangxo xxa,xa,a,xa,a,xxa/ xa,a,xa,a,xa,a,xxa (x=senrima).
<041>
Bivistino
--- laux cxinesko Moyuer
Auxtune./ Luna nokto./ Premas depresio.
Rivere adiauxi./ Hazarda devio.
Hurio,
kun majstra/ bivjxongla melodio
por ebrio.
El sxiaj fingroj/ la muziko/ diris pri cxio.
Prosperi/ kiel peonio.
Dibocxa orgio.
Aliaj belulinoj/ dronis en envio.
Medio
post jaroj/ sxangxigxis tragedio
por genio.
Granda poeto/ versis cxion/ en poezio.
N (3)
§.30 Nangezi 南歌子 Suda Kanto [1-23-3]
cxina fiksforma poemo el 4 versoj de 55,7,9 silaboj, laux rimarangxo xa,a,a (x=senrima).
<042>
Nikolao Kurzens (1910-1959)
VEKI VERON
--- laux cxinesko Nangezi
Mi volas veki,
Veron informi
ne nur senvole dormi
Estu la viv' ne per
sed por mi.
--
Kiel filmo
--- laux cxinesko Nangezi
Emergxas kelkaj
kortusxaj scenoj.
Sur retin' la revenoj
bildigxas kiel filmo-cxenoj.