AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 12    Alekso(A), 16-jara filo de sinjoro Boll(B) deziras ion.
  A: Patro, mi volus demandi ion al vi.
  B: Kion vi volas, Alekso?  
  A: Mi volus peti vin...
  B: Peti kion?... Nu!... Parolu!
  A: Mi iom hezitas diri ĝin.
  B: Kial do?... Venu ĉi tien! Klarigu al mi, kion vi havas sur la koro!
  A: Mi vids hieraŭ, en montro-fenestro, ekster-ordinare bonan okazon... Se vi volas aĉeti...
  B: Kian okazon?... Ĉu, eble, libro pri supera matematiko?
  A: Ne patro. Tian libron mi jam havas. Mi pensis pri io alis, nome pri malgranda motor-ciklo.
  B: Vi surprizas min, Alekso! Por tio, vi estas ankoraŭ tro juna.
  A: Kial, patro? Ĝia motoro ja ne estas potenca. La cilindro enhavas nur 48
      kubajn centimetrojn.
  B: Potenca aŭ ne... Mi donacis al vi mian bicklon; tio sufiĉas por viaj nunaj bezonoj.
  A: La biciklo estas jam tre malnova, patro. Krome, ĝi ne plu bone funkcias.
  B: En la momento, kiam mi donis ĝin al vi, ĝi ankoraŭ estis en tre bona
      stato... Verŝajne, vi ne bone pri-zorgis ĝin.
  A: Vi eraras, patro... Ĉiu-semajne, mi zorge purigas kaj lubrikas ĝin.
  B: Do, estu kontenta, mia filo!
  A: Mi ja ne diris, ke mi estas malkontenta. Sed mia amiko Rudo, la filo
      de via kolego s-ro Majovski, ankaŭ jam havas tian motor-ciklon.
  B: Ĉu tio signifas, ke vi nepre kaj tuj devas havi la samon??
  A: Ne. Sed mi multe ŝatus, se ankaŭ mi povus cirkuli sur tia sportula veturilo.
  B: Vera sportulo funkciigas siajn muskolojn... Cetere, kiam mi havis vian
      aĝon, mi eĉ biciklon ne posedis.
  A: Mi volonte kredas tion... Sed antaŭ tridek jaroj, la tekniko ne progresis
      tiel rapide, kiel nun.
  B: Jes. Fakte... Sed la tekniko progresis nur tial, ke mia generacio
      persiste lernis kaj multe laboris.
  A: Mi opinias, ke ankaŭ la nuna generacio studas kaj laboras.
  B: Pri tio, oni devas demandi sin, kelka-foje. Laŭ mia opinio, certaj junuloj
      ne studas tiom, kiom ili devus; ekzemple: mia filo Alekso!!
  A: Kial vi nun faras riproĉojn al mi?
  B: Sen fari riproĉojn, mi tute simple memorigas al vi, ke certaj notoj sur
       via lasta lern-atestilo ne estis tre brilaj.
  A: La lern-programo de la pasinta trimestro estis vere tro ŝarĝita.
  B: ... kaj la juna Alekso Boll vagadis vere iom tro ofte tra la urbo,
      anstataŭ tuj veni hejmen kaj fari siajn lernejo-taskojn.
  A: Tamen, patro, vi devus esti iom pli indulgema, iom pli komprenema pri la junuloj...
  B: Ŝajnas al mi, male, ke mi estis tro indulga kaj nesufiĉe severa,
      lastatempe. Se vi volas sukcese trapasi viajn ekzamenojn, vi devos
      klopodi multe pli, precipe en la fakoj algebro, trigonometrio, fiziko kaj kemio.
  A: Vi vidos, patro, ke la rezultatoj pli-boniĝis  en ĉi tiu trimestro.
      Ekzemple, en gimnastiko, mi estas la unua; kaj la tria en literaturo.
  B: Tio ne helpos al vi multe, se vi intencas studi elektronikon.
  A: Se... se vi donacas al mi la motor-ciklon, mi firme promesas, ke...
  B: Ne tiel rapide, mia amiko! Mi vidas la aferon en alia perspektivo. Kiam
      vi laboros pli serioze, kaj ricevos vere bonan atestilon post la nuna
      lerno-jaro, tiam, eble, ni povos reparoli pri via deziro.
  A: Sed, patro, la lerno-jaro finiĝos nur post kvin monatoj!... Kial atendi tiel longe?
  B: Unue, mi volas povi konstati la rezultatojn de via studado... Cetere,
      vi ne studas por mi, sed por vi, por havi bonan profesion. Ĉu tio estas klara?
  A: Jes, patro, ĝi estas klara... Sed estas vere domaĝe; ĉar nun venas la
      plej favora sezono, por cirkuli per motor-ciklo!
  B: Tio, kio nun venas, estas la plej favora momento por io alia: Iru do
      demandi al via patrino, ĉu la vespera manĝo estos baldaŭ preta!

                                        念匯仁    和匯仁    卦指朕村