p
         AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 13    Sinjoro Adek(A) promesas al sia edzino Marta(M) fariĝi pli hejmeca
  M: Kien vi iras, Adolfo?
  A: Kiu diras al vi, ke mi iras ien, Marta?
  M: Ne demandu tiel hipokrite!... Se vi ne intencas 
      el-iri, kial do vi ĵus prenis vian surtuton?
  A: Nu... Por iomete aerumis ĝin, en la vespera aero.
  M: Do, mia supozo, ke vi volas eliri, estas ĝusta.
  A: Vi estas sagaca virino, Marta. !Kun via afabla permeso, mi nur volas
      movi miajn krurojn, ekstere.
  M: Kiu parolas pri permeso?... Almenaŭ, vi povus diri ĝin antaŭe.
  A: Jes. Vi pravas, Marta. Sen-kulpigu min!
  M: Kaj mi?... Ĉu, eble, mi ĉiam restu hejme?
  A: Nu, ja ankaŭ povas eliri...
  M: Kion vi diras? Ankaŭ mi povas?... Kaj kiu faros la hejm-laborojn? Kiu
      lavos la telerojn, gardos la infanojn, flikos viajn ĉemizojn...?
  A: Ne ekscitu viajn nervojn, Marta...! Mi ja nur devas iri iomete en la keglo-klubon...
  M: Kial vi devas iri en tiun malbenindan klubon?... Vi ne devas, vi volas;jen la vero.
  A: Fakte, mi devas kaj volas. Mi, eble, ankoraŭ ne diris al vi, ke oni petis
      min fariĝi prezidanto...
  M: Kion mi aŭdas?... Fariĝi prezidanto?... Tio ankoraŭ mankis.
  A: ... sed mi ne intencas akcepti tiun postenon.
  M: Mi tre insiste konsilas tion al vi.
  A: Krome, en la simfonia orkestro, oni proponis al mi fariĝi vicprezidanto.
  M: Ĉiuj sanktuloj helpu!... Kial ne ankaŭ direktoro en la drogisto-sindikato?
  A: Vi preskaŭ divenis... Tie mi fariĝu ĝenerala sekretario.
  M: Sed nun finu, kaj faru paŭzon! Alie, mi forkuros kun miaj infanoj.
  A: Tamen, ne tro-igu tro, Marta!
  M: Estas vi, kiu tro-igas... Ĉiu-vespere, vi havas alian pretekston, por ne
       resti hejme, ĉe via familio.
  A: Sed nun, la situacio ŝanĝiĝos.
  M: Kia-maniere ĝi ŝanĝiĝos?
  A: Mi intencas ĉesigi mian aktivecon en kelkaj societoj, en kiuj mi estas membro.
  M: Ĉu vi diras la veron, Adolfo?
  A: Jes. Kompreneble... Tio ebligos al mi resti hejme pli ofte....
  M: Estus bone, se tio estus vera.
  A: ... kaj pasigi la vesperon kune kun vi.
  M: Ĉu mi kredu je miraklo??
  A: Kial ne? Foj-foje, okazas mirakloj.
  M: Aŭskultu, Adolfo! Ne diru mensogojn! Jam plurfoje, vi promesis tion al mi...
  A: Sed ĉi tiun fojon, mi ceerte tenos mian promeson.
  M: Kial pli certe nun, ol antaŭe?
  A: Ĉar la kuracisto malpermesis al mi trinki pli ol du glasojn da biero, ĉiu-vespere.
  M: Mi devos skribi dank-leteron al la kuracisto... Kaj kiam komenciĝos
      via nova viv-maniero?
  A: Kiam? Nu... tuj! Mi volas diri: morgaŭ.
  M: Kiam ne jam hodiaŭ?
  A: Ĉar, hodiaŭ vespere, mi devas iri en la keglo-klubon, por anonci mian eksiĝon.
  M: Ĉu vi ne povas fari tion skribe, per-letere?
  A: Ne, ne... Por tio, mi devas iri persone. !Do: ĝis poste.
  M: Sed, espereble, ne post nokto-mezo, kiel kutime.
  A: Nu, eble iom antaŭe. Se ne okazos ia malhelpo...

                                    念匯仁      和匯仁      卦指朕村