AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
 

Dialogo 14  Sinjorino Boll(B) eksplikas al sia edzo(E), ke ŝi deziras aŭtomobili                                       

  B: Gustavo, mi volus lerni konduki aŭtomobilon.
  E: Oni ne diras: "konduki aŭtomobilon", Nina;
      oni diras "stiri aŭtomobilon".
  B: Kial?... Ĉu la diferenco estas grava?
  E: Jes. Aŭskultu bone!
  B: Mi aŭskultas. Klarigu!
  E: Ni prenu ekzemplon! Dum promeno, mi kondukas infanon, se mi tenas
      ĝin per la mano. Male, mi stiras aŭtomobilon, se mi direktas ĝin...
  B: ... per la manoj kaj la piedoj, ĉu ne?
  E: Nu... Ne estas ĝuste tiel; sed proksimume.
  B: Vi klarigas ĉion pli bone ol profesoro, Gustavo. ! Do, por fari plezuron
      al vi: Mi deziras lerni stiri aŭtomobilon.
  E: De kie, subite, venis en vian kapon la stranga ideo voli aŭtomobili??
      Vi ja povas bicikli.
  B: Jes... Mi povas. ! Sed vi scias, ke bicikli ne plu estas tre moderne.
  E: Milionoj da homoj biciklas... Kaj via biciklo nun estas ekipita per mini-
      motoro, kiu estas ankoraŭ tute nova.
  B: Jes, jes... Sed ĉiu-foje, kiam mi havas multajn artiklojn sur la pakaĵo-
     portilo, mi laciĝas rapide. Precipe kiam mi devas pedali, por supren-iri la
     deklivon en nia strato.
  E: Hm... Nu, mi ne volas kontraŭ-diri. La deklivo estas iom kruta. Tamen,
     kiel utilos al vi scipovi stiri, se vi ne havas aŭtomobilon?
  B: Estas vere. Mi ne havas... Sed vi.
  E: Mi??... Ĉu, eble, vi imagas, ke mi prunte-donos al vi mian novan
      FIAT-kabrioleton kun 15-ĉeval-pova injekto-motoro??
  B: Mi iomete esperis, ke vi faros tion, karulo mia... Vi ja ĉiam estas tiel
      bon-kora, tiel ĝentila, tiel aminda edzo.
  E: Pri-pensu dum kelkaj sekundoj, Nina, antaŭ ol paroli! Unue, mi
     bezonas mian veturilon ĉiu-tage, por miaj profesiaj vojaĝoj. Due, mi ne
     ŝatus iam ekvidi la belan, aero-dinamikan karoserion fuŝita.
  B: Mi petas vin, Gustavo! Ne parolu tuj pri katastrofoj!... Hodiaŭ, ĉiuj
     sinjorinoj en la najbaraĵo ofte prunte-petas la aŭtomobilon de la edzo, por fari aĉetojn.
  E: Efektive. Estas vere. La rezulto, el tio, estas ke s-ro Wilkins, ekzemple,
     havis riparojn, kiuj kostis pli ol 1,500 frankojn.
  B: Mi scias tion, mia karulo. Vi jam tri-foje rakontis al mi.
  E: Nu, do! Se vi scias ĝin, kial vi insistas?... aŭtomobilo estas artiklo tro
      delikata kaj multe-kosta, por fariĝi ludilo de sinjorinoj.
  B: Ĉu vi ne trovas, Gustavo, ke tio estas arkaika opinio de regresuloj?...
      Nov-tempa viro, kiel vi, ne parolu tiel mez-epoke.
  E: Jes, jes... Mi konas tiun kanzonon. Sed tio ne ŝanĝos mian opinion.
      Mian aŭtomobilon mi prute-donas al neniu, ene al s-ino Boll, mia edzino.
  B: Ne fariĝu nervoza pro tio, Gustavo! Eble oni povus trovi alian solvon.
  E: Alian solvon?... Kian?
  B: Mi havas ideon. Baldaŭ revenos la dato de mia naskiĝo. Mi pensis, ke, pro tiu festo...
  E: Ho, ho... Kion vi elpensis pri via naskiĝo-festo!
  B: Se vi havus la admirindan ideon donaci al mi...
  E: Donaci kion?... Ĉu, eble, vi volas diri...
  B: Jes, mia or-trezoro, vi divenis! Se, kiel donacon por mi, vi aĉetus la
      novan, la malgrandan, la sensacian 2-ĉeval-povan, !vi scias, kion mi
      volas diri !, tiam vi estus la plej dolĉa, la plej adorinda edzo en la tuta mondo!
  E: Sed nun vi povus bremsi, dum kelkaj minutoj; estas danĝere veturi
      tiel rapide, kiel vi faras.
  B: Kion vi volas diri, Gustavo?
  E: Ne faru, kvazaŭ vi ne komprenus... Kiam oni volas aĉeti, estas necese povi pagi.
  B: Kompreneble... Ni pagos.
  E: Kia-maniere? Kie preni la monon, se ne ŝteli??
  B: Tio ne estas problemo. Ni petos krediton. Post 24 monatoj, mia
      aŭtomobileto, !mi ŝatus ĝin ruĝa, Gustavo! !, estos tute pagita. Kion
      vi diras pri tio?
  E: Mi diras, ke, post du jaroj, tiu via aŭtomobileto eble jam de-longe estus
     amaso da sen-forma ladaĵo.
  B: Ne daŭre imagu katastrofojn, Gustavo!
  E: Krome, vi scias, ke mi havas ankoraŭ pezajn ŝuldojn pro la nova
      instalaĵo, por hejti la domon per mazuto. Tio devos esti pagita, ĝis
      la lasta centimo, antaŭ ol fari novajn ŝuldojn.
  B: Vi parolas kiel centimo-fendisto... Ni pagos ĉion, iom post iom. De nun,
      mi ŝparos ankoraŭ pli skrupule; mi eĉ ŝparegos, kiel sciuro.
  E: Tio estas laŭdinda ideo, Nina... Mi estas sciema konstati la rezulton de
      via ŝparado, post kelkaj monatoj. Tiam, ni eventuale reparolos pri la tuta afero.
  B: Sed, ĉu mi tamen povas, jam nun, sekvi kurson por lerni stiri aŭtomobilon?
  E: Nu... tion mi ne volas rifuzi al vi. !Sed, antaŭe, bonvolu havi la
      afablecon rekudri la du butonojn, kiuj mankas sur mia pantalono jam
      de unu semajno...

                                     貧匯仁      和匯仁       卦指朕村