AMUZAJ DIALOGOJ
                                    Verkis: Albert Lienhardt
  Dialogo 15    Mikaela Miller(M) renkontas sian amikinon Gizala Garcia(G)
  G: ... tagon, Mikaela! Vi ja kuras kiel leporo, hodiaŭ!
  M: ... tagon, Gizela! Mi volas rapide iri al la poŝtoficejo.
  G: Ŝajne, vi skribis multajn leterojn.
  M: Jes. Efektive. Kelkaj el miaj eksterlandaj korespond-
      antoj sen-pacience atendas respondon de mi.
  G: Ĉu vi havas multajn fremdlandajn plum-amikojn?
  M: Sufiĉe multajn. Nun-tempe, estas 25 en 9 landoj.
  G: Kiom?... Dudek kvin?... Ĉu eble?
  M: Kial ne? Mi jam havis ankoraŭ pli: 36! Sed mi devis malpliigi la
      nombron, ĉar mia libera tempo ne plu sufiĉas.
  G: Tio estas preskaŭ ne-kredebla. Pri kio vi korespondas? Ĉu pri io ajn?
  M: Ne. Tio ne havus sencon. Tri temoj estas sufiĉaj por mi: sporto, muziko kaj turismo.
  G: Vi igas min pli kaj pli sciema.  Ĉu vi havas interesajn korespond-amikojn?
  M: Certe. Pluraj, el ili, estas eĉ tre interesaj. Kun kelkaj, mi interrilatas
     jam de ok jaroj.
  G: Ĉu ili estas fraŭloj, aŭ fraŭlinoj, aŭ sinjoroj, aŭ sinjorinoj?
  M: Preskaŭ ĉiuj estas fraŭlinoj, kies aĝo estas inter 17 kaj 70 jaroj.
  G: Tio estas ekster-ordinara... Vi ĵus diris: en 9 landoj. Ĉu en la tuta  mondo?
  M: Ne. Nur en Eŭropo. Tio sufiĉas por mi.
  G: Kial nur en Eŭropo?
  M: Nu, estas simple. Mi loĝas en Svislando; tio ebligas al mi fari vizitojn al
      miaj diversaj plu-amikinoj, kaj inverse, ricevi vizitojn el eksterlando.
  G: Ha! Bonega ideo!... Al kiuj landoj kaj urboj vi jam vojaĝis?
  M: Last-jare, mi estis en Francujo, en la urboj Mulhouse. Marseille kaj
      Bordeaux; kaj antaŭe en Britujo, en la urboj Brighton, Newcastle kaj Southampton.
  G: Mi iom envias vin, Mikaela.
  M: Kial envii min, Gizela? Vi ja povas fari same: Praktiku Esperanton!
  G: Mu jam kelka-foje pensis pri tio. Sed mi tute ne havas tempon.
  M: Kiam oni trovas intereson en io, oni ankaŭ trovas tempon por ĝi.
  G: Mi ne diros la malon. Sed ekzistas multaj aferoj, kiujn mi volus fari
      dum miaj liberaj horoj.
  M: Oni ne povas fari ĉion. Tial, oni devas elekti okupon, kiu povas doni
      maksimumon da ĝojo.
  G: Vi pravas, Mikaela. Esperanto ja ankaŭ interesus min, se nur oni ne
      devus lerni ĝin. Mi ne ĝatas studi fremdlingvan gramatikon, kaj lerni
      fremdvortojn parkere.
  M: Antaŭ kelkaj jaroj, mi opiniis same kiel vi. Sed iom post iom, mi povis
      konstati: lerni Esperanton estas multe pli fcile, ol mi supozis.
  G: Ĉu vere? Kiel vi faris? Kian kurson vi sekvis?
  M: Por komenci, mi partoprenis en vespera kurso por komencantoj. Ĉar
      mi ne povis ĉe-esti dum kelkaj lecionoj, mi sekvis, krome, kurson per
      korespondado. Samtempe, mi legis ĉiujn Esperanto-gazetojn kaj -
      librojn, kiujn mi trovis en la biblioteko de la loka grupo.
  G: Ĉu vi povis tuj kompreni ĉion, kion vi legis?
  M: Tute ne. Kiam mi renkontis novan vorton en la teksto, mi povis diveni
      la sencon. Kiam mi ne sukcesis, mi tute simple plu-legis.
  G: Vi plu-legis, sen plene kompreni?... Tio ŝajnas al mi absurda.
  M: Ne tiel, kiel povas ŝajni... Unue mi legis nur anoncojn, anoncetojn kaj
      tre simplajn rakontojn. Post kelkaj monatoj, mi plezure konstatis, ke mi
      komprenas pli kaj pli bone, kaj ke mi progresas pli kaj pli facile.
  G: Ne stulta, via lern-maniero. Vi do lernis per "natura metodo", se oni
      povas tiel diri.
  M: Pli ĝuste: Mi uzis "rektan metodon", eĉ sen scii. Oni povas lerni
      fremdan lingvon per multa legado, same kiel la infanoj lernas sian
      gepatran lingvon per multa aŭdado.
  G: Sed !por paroli?... Kia-maniere vi lernis paroli en Esperanto?
  M: Tio ne estas komplika. Mi ofte aŭskultis !diversajn parol-diskojn,
      sonbendojn kaj radio-programojn.
  G: Ĉu tio ekzistas?
  M: Kompreneble! Ekzistas ankoraŭ multe pli, ekzemple: grupo-kunvenoj,
      junularo-renkontoj, internaciaj ferio-lokoj, kongresoj kun prelegoj, kaj
      tiel plu. Mi ne povas, en kelkaj minutoj, paroli detale pri ĉio tio.
  G: Ha!... Tion mi ne sciis. ! Diru al mi: Kio plej multe faris plezuron al vi,
      en via tuta Esperanto-korespondado?
  M: Mi volas malkaŝi ĝin al vi. Sed tute konfidence!... En la pasinta
      printempo, mi ricevis bele ilustritan poŝtkarton, kun la jena teksto:
      "Kara fraŭlino Mikaela! Mi skribas al vi tiujn liniojn, ĉar ĉi-momente, mi
      ne scias kion fari. Kaj mi tuj haltas, ĉar bedaŭrinde, mi ne scias kion
      skribi. Korajn salutojn...
  G: Stranga korespondaĵo... De kiu lando ĝi venis?
  M: De la nia. Eĉ de nia urbo. Estis membro de nia grupo, kiu volis fari  ŝercon al mi.
  G: Ĉu vi scias, kiu li estas?
  M: Jes. Mi rapide divenis.
  G: Kaj kio okazis poste?
  M: Io, kion mi tute ne atendis...
  G: Kio? Rakontu do!
  M: Antaŭ kelkaj semajnoj, post kunveno de la grupo, la skribinto
      demandis min, ĉu mi konsentas esti lia fianĉino kaj fariĝi lia edzino.
  G: Ho!... Tio ja estas vera "fino feliĉa", same kiel en romano aŭ en kino-filmo...!
  M: Vi povas diri tion... Por mi, Esperanto fariĝis "edz-peranto", laŭ la
      vort-ludo de la fama humuristo Raymond Schwartz.
  G: Mi sincere gratulas vin, kara Mikaela!
  M: Koran dankon, kara Gizela. Kaj jam nun, mi invitas vin partopreni en
      la geedziĝo-festo.
  G: Ho! Mi ĝojegas! Venu, ke mi ĉirkaŭ-braku kaj kisu vin!
  M: Vi vidos... Mi havas simpatian par-kunulon por vi.
  G: Ha, jes??... Kiu li estas?... Diru rapide!
  M: Li estas amiko de mia fianĉo: juna franca advokato el Meaux. Li certe
      plaĉos al vi, kaj... vi al li.
  G: Mi ne scias kiel danki al vi, kara Mikaela.
  M: Ne danku al mi, pro tio, Gizela... Se vi havas ankoraŭ iom da tempo,
      akompanu min al la poŝt-oficejo. Mi sciigos al vi, sur-voje, kelkajn pliajn detalojn...

                                           念匯仁     和匯仁     卦指朕村