此主题相关图片如下:
Zhang Dai (1597-1679)
NEGxSPEKTADO CxE LA LAGOMEZA KIOSKO
Decembre de la kvina jaro de Chongzhen-erao (1632 p. K.) mi logxis cxe la Okcidenta Lago. Negxegis tri tagojn. En la lago auxdigxis plu jam neniu vocxo aux pepado.
Tiun tagon, post komencigxo de la nokta denso, kun peltajxo kaj manforno, mi veturigis etan boaton al la Lagomeza Kiosko por gxui sola la negxspektaklon. Cxio kunfandigxis en senlima vasto de blanko nebuloza; kaj la cxielo, nubo supre; kaj la montoj, akvo malsupre, sur la lago vidigxis ombre nur strio da digo kiel streko, la Lagomeza Kiosko kiel punkto, mia boato kiel folieto, kaj homoj en la boato kiel du aux tri grajnoj!
Kiam ni tingis la kioskon, jen sidas tie sur tapisxo du homoj vizagxo kontraux vizagxo! Cxe forno unu servoknabo varmigis por ili la vinon,
gxuste bolanta.
Ekvidinte min, ili ege gxojis dirante: “Ho, kiel eble cxi tie ankoraux pli homo!” Kaj invitis min al drinko. Pene mi drinkis tri glasojn da vino kaj adiauxis demandinte pri ilia nomo: ambaux el Jinling kaj gastas cxitie.
Kiam mi descendis de la bordo, murmuris la boatisto:
“Maniulo ne nur s-ro estas, sed jen ecx pli fortaj ol li!”
--- el Rememoroj de Tao trad. Guozhu