此主题相关图片如下:
Mi havas la kutimon resumi mian laboron fine de cxiu jaro kaj raportis en jarkunveno de nia asocio. Cxar tro multaj eventoj okazis en 2008, mia resumo ecx longas je 12 mesagxoj. Legi tion eble estas enuiga por miaj legantoj. Do mi diru koncize:
* Mi faris pli ol 20 novajn eLibrojn, el kiuj 10 aperis je la suba ret-adreso:
http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm
* eldonigxis du paperaj poemaroj
<Cxina Galerio, 108 rondeloj de Guozhu>
<Dek Naux Antikvaj Poemoj>
* versis kaj tradukis resume pli ol 120 poemojn.
* publikigis 265 afisxojn.
* korespondis per pli ol 500 ret-posxtajxoj kun E-amikoj en- kaj ekster-lande.