此主题相关图片如下:
Song Yu
La Amorema Dengtuzi
Foje la ministro Dengtuzi serve kunestis cxe la regxo de Chu-regno, li subfose kalumniis pri Song Yu, dirante: "Song Yu havas belajn aspekton kaj staturon, li estas lertlanga kaj amorema, tial, Via Regxa Mosxto, ne lasu lin libere eniri al via haremo."
La regxo do demandis al Song Yu pri la kulpigo far Dengtuzi. Song Yu respondis sin pravigante: "Ke mi havas belajn aspekton kaj staturon, tion ja dotis al mi la Cxielo; ke mi estas lertlanga, tian kapablon mi ja lernis de miaj instruistoj; ke mi estas amorema, tio estas absoluta malvero."La regxo diris al Song Yu: "Cxu vi havas ian parolon por konvinki nin pri tio, ke vi ne estas amorema? Se jes, vi restu cxe mi; se ne, vi devas foriri!"
Tiam Song Yu respondis, dirante:" El la belulinoj tra la mondo, neniu povas superi tiujn de Chu-regno. El la belulinoj de Chu-regno, neniu povas superi tiujn de mia hejmloko.El la belulinoj de mia hejmloko, neniu estas pli bela ol knabino de mia orienta najbaro.La knabino de mia orienta najbaro havas tian staturon, ke sxi farigxus tro alta ecx se vi aldonus al sxi nur plian colonon,aux tro malalta ecx se vi forigus de sxi nur je colono. Sxia vizagxo aspektos tro blanka, se kun kosmetiko per pudro; aux tro rugxa se kun aldonita rujxo.Sxiaj brovoj arkas cxarme, sxia hauxto blankas negxe; sxia talio gracias kiel fasko de silkajxo kaj sxiaj dentoj brilas kiel konkoj.Sxia ekrideto suficxas por subigi cxiujn virojn en feuxdoj kaj de Yangcheng kaj de Xiacai. Tamen, gxuste al tiu cxarma knabino, kiu amplene subrigardis min dum tri jaroj trans muro, mi respondis per neglekto. Tamen, tute antipoda kazo estas cxe Dengtuzi. Lia edzino estas kun distauxzitaj haroj, malpura vizagxo, maldensaj kaj senorde vicigitaj dentoj elsxovitaj el lipoj, sxanceligxemaj lamaj pasxoj kaj skabioplena hauxto. Sed al Dengtuzi placxas tiel turpa virino, li generis per sxi ecx kvin idojn. Do jugxu mem, Via Regxa Mosxto, kiu estas vere amorema, cxu mi, aux Dengtuzi?"
Okaze ministro s-ro Zhanghua,la diplomato de Qin-regno, ankaux trovigxis apude, kaj li diris :"S-ro Song Yu forte lauxdis la knabinon de sia orienta najbaro, opiniante ke virina beleco kauxzas malsobrecon. Antauxe, mi ankaux rigardis min bonvirta, sed nun mi rigardas min malpli inda ol li. Kaj, cxu la ino en strateto de la suda Chu-regno indas esti menciita al Via Regxa Mosxto? tial mi ne kuragxas rakonti al vi kion mi iam vidis."
La regxo de Chu-regno diris:"Sed mi petas vin, bonvole diru al mi!"
"Jes." s-ro Zhanghua respondis obeeme."Mi ja multe vojagxis malproksimen, tra landoj, urbegoj, kiaj Xianyang, Handan, Regnoj Zheng, Wei, cxe la bordoj de riveroj Zhen kaj Wei. Tiam estis fine de printempo, bonvenigante la fruan sunlumon de somero,birdoj gxoje pepis, knabinoj vizitis al morusarbaro svarme.Brilis iliaj grupoj cxarme. Antaux iliaj sveltaj korpoj kaj belaj vizagxoj paligxis cxiaj ornamajxoj. Rigardante la plej cxarman belulinon elinter ili, mi recitis versojn el la Poemoj:'Mi promenas kun mia kara sur largxa vojo.' Mi donacis al sxi tiujn belajn vortojn. Kaj la virga belulino tauxzis mian koron malkvieta, cxar sxi versxajne alvenos tamen fine ne venis, aux sxi alvenis tamen mi ne vidis.Malgraux intimeco en koro sed ne tia en konduto.Mi subrigardis al sxi, kiu reciprokis per ridetoj. Kaj mi refoje citis versojn el la Poemoj:'Vekigxis cxio sub kareso de la printempa zefiro.La belulino virtema atendas kun sopiro. ho, mi preferas morton se vanos
mia amdeziro!' Sxi sin retiris evite. Do mi kortusxis nur per la versoj, intimigxis nur anime.Mi vere volas klare vidi sxian belan vizagxon, sed mi neniam forgesis teni min per gxentileco, recitante versojn el la Poemoj memregi per deco kaj faris nenion transliman, tial estas lauxdinde."
La regxo de Chu-regno jesis. Kaj Song Yu restis cxe la regxo, sen forigo.
(elcxinigis Guozhu)
☆
宋玉(约前298年——约前222年)
登徒子好色赋
大夫登徒子侍於楚王,短宋玉曰:“玉为人体貌娴丽,口多微辞,又性好色,愿王勿与出入后宫。”王以登徒子之言问宋玉。玉曰:“体貌娴丽,所受於天也;口多微辞,所学於师也。至于好色,臣无有也。”王曰:“子不好色,亦有说乎?有说则止,无说则退。”玉曰:“天下之佳人,莫若楚国;楚国之丽者,莫若臣里;臣里之美者,莫若臣东家之子。东家之子,增之一分则太长,减之一分则太短;著粉则太白,施朱则太赤。眉如翠羽,肌如白雪,腰如束素,齿如含贝。嫣然一笑,惑阳城,迷下蔡。然此女登墙窥臣三年,至今未许也。登徒子则不然。其妻蓬头挛耳,[齿只]唇历齿,旁行踽偻,又疥且痔。登徒子悦之,使有五子。王孰察之,谁为好色者矣。”
是时,秦章华大夫在侧,因进而称曰:“今夫宋玉盛称邻之女,以为美色。愚乱之邪臣,自以为守德。谓不如彼矣。且夫南楚穷巷之妾,焉足为大王言乎?若臣之陋目所曾睹者,未敢云也。”王曰:“试为寡人说之。”
大夫曰:“唯唯。臣少曾远游,周览九土,足历五都。出咸阳,熙邯郸,从容郑、卫、溱、洧之间。是时,向春之末,迎夏之阳,[仓鸟][庚鸟]喈喈,群女出桑。此郊之姝,华色含光,体美容冶,不待饰装。臣观其美丽者,因称诗曰:“遵大路兮揽子祛,赠以芳华辞甚妙。”于是处子恍若有望而不来,忽若有来而不见。意密体疏,俯仰异观,含喜微笑,窃视流眄。复称诗曰:‘寤春风兮发鲜荣,洁斋俟兮惠音声,赠我如此兮,不如无生。’因迁延而辞避。盖徒以微辞相感动,精神相依凭。目欲其颜,心顾其义,扬诗守礼,终不过差。故足称也。 ”
于是楚王称善,宋玉遂不退。