§5. Cxinesko
Se alilandaj fiksformaj poemoj, cxu el la Okcidento aux el la Oriento, cxiuj povis senprobleme eniri Esperanton kaj farigxis "familiaj juveloj" en la esperanta poezio, do, estas facile kompreneble, ke la fiksformaj poemoj de la cxina poezio, kies historio dauxris jam mil jarojn, ankaux rajtas kaj povas eniri Esperanton. Cxinaj esp-istoj faris provojn tiuflanke ekde 1973, kaj, dank' al persistema penado de jardekoj,nun jam havas gxojindan rikolton. La nombro de cxineskoj, versitaj de multaj s-anoj dum multe da jaroj, nun jam superis 1000, kiuj aperas kiel 5 dikaj poemkolektoj.
Nombro de cxinaj fiksformaj estas tiel granda. Laux <Imperie Oficiala Fiksformaro de Ci-o> eldonita en Qing-dinastio(1644-1911), estis resume 2306 skemoj por ci-oj, kaj 581 por arioj, el kiuj la plej ofte uzataj nombrigxas cx. 50. En gvidlibro <Sxlosilo de Cxinesko> verkita de Guozhu, estas konigataj 81 skemoj. Sube ni donas 5 plej ofte uzatajn.
--
5.1. Yijiangnan aux Sopir-al-Sudo; 35,77,5
Sam:
Nokta Penso
—laux cxinesko Sopir-al-Sudo
(2007-3-8)
Plenluno
prujneske brilas.
Kapleve mi gxin spektas.
Mi al hejmlok’ sopiras.
Vagpenso iras.
* Yijiangnan (Sopir-al-Sudo) : cxina fiksforma poemo el 5 versoj de 3,5,7,7,5 silaboj laux rimarangxo de x,a,x,a,a (x = senrima).
--
5.2. Shiliuziling aux Dekses-silabo; 1,7,35
Mao Zifu (1963-)
FOTO
---laux cxinesko Shiliuziling
Sub
fera ponto, rida bub'.
Spiralajx'
inter li kaj nub'.
* Shiliuziling (Dekses-silabo): cxina fiksforma poemo el 4 versoj de 1,7,3,5 silaboj laux rimarangxo de a,a,x,a (x = senrima).
--
5.3. Busuanzi aux Auxguristo; (55,75)x2
Komencantino:
Zamenhofa Tago 2006
——laux cxinesko Busuanzi
(2006-12-15)
portreto Ava
hel-verda flago
solena datreven' de
Zamenhof-Tago
Ni sang-jxuras por
estonta ago
Esperanto ne estas
sxajna imago
* Busuanzi (auxguristo) : cxina fiksforma poemo el du strofoj el versoj de 55,75 silaboj laux rimarangxo de x,a,x,a (x = senrima).
---
5.4. Tiaoxiaoling aux Flirta Kanto; 2,2*,6;6,6;2**,2*,6 | aAa bb cCc
Vejda:
novjara beno
——laux cxinesko Tiaoxiaoling
(2007-02-18)
gxoje, gxoje
cxiujare foje
kun novjara beno
al sukcesa veno
nove, nove
ekmarsxu denove
* Tiaoxiaoling (Flirta Kanto): cxina fiksforma poemo el 6 versoj de 4,6,6,6,4,6 silaboj, laux rimarangxo de a,a,b,b,c,c. La kvarsilabaj versoj konsistas el du ripetaj vortoj [gxoje,gxoje; nove,nove]. Kaj la unua vorto de la kvina verso devas esti el palindrome ordigitaj silaboj de la lasta vorto de la kvara verso. [ve-no, no-ve].
---
5.5. Chaitoufeng aux Feniksa Harpinglo (3,3,7;3,3,44,1,1*,1*)x2 | aaa;bbxbbBB
Guozhu:
KURTA AM'
--- laux cxinesko Feniksa Harpinglo
Dolcxa am',
juna flam',
lulis nin felicxa gam'.
Ni ja tre
dubis ke
kiuj folis
pli ol ni ge ?
Ne, ne, ne !
Kurta am'
pasis jam.
Estingigxis juna flam'.
Min ja tre
gxenis ke
cxio igxis
morta pase'.
Ve, ve, ve !
* Chaitoufeng (Feniksa Harpinglo): cxina fiksforma poemo el du strofoj el versoj de 3,3,7,3,3,4,4,3 silaboj, laux rimarangxo de a,a,a,b,b,x,b,b; a,a,a,b,b,x,b,b (x = senrima). Kaj la lasta verso de strofo devas esti tri samaj silaboj.
De la supraj ekzemploj ni povas scii, ke preskaux cxiuj cxinaj fiksformaj poemoj estas enkondukeblaj en Esperanton. Sed ni devas tiel fari ke la skemo de cxinesko estu tute sama je strofo(j), versoj, silaboj kaj rimarangxo kiel tiu en la cxina poezio.