这是国际台文学栏发表的陶渊明诗歌(汉语原文系后来国柱所配)
http://es.chinabroadcast.cn/1/2004/10/13/1@15945.htm
Poemoj de Tao Yuanming
Tao Yuanming, propranome Qian, naskigxis en la jaro 365 de nia erao, en la sudokcidenta parto de la nuna urbo Jiujiang en la provinco Jiangxi. Liaj avo kaj patro estis prefektoj. Poste la familio malricxigxis. En sia juneco Tao Yuanming jam havis altan aspiron. Li klopodis kaj fine sukcesis. Li farigxis oficiala prefekto en la agxo de 41 jaroj, tamen li oficis nur pli ol 80
tagojn. Kaj li sin ermitigis. Kial? Novembre de 405, li verkis idilion kaj mem skribis jenan enkondukon:
余家贫,耕植不足以自给。幼稚盈室,瓶无储粟,生生所资,未见其术。亲故多劝余为长吏,脱然有怀,求之靡途。会有四方之事,诸侯以惠爱为德,家叔以余贫苦,遂见用为小邑。于时风波未静,心惮远役,彭泽去家百里,公田之利,足以为酒,故便求之。及少日,眷然有归欤之情。何则?质性自然,非矫励所得。饥冻虽切,违己交病。尝从人事,皆口腹自役。于是怅然慷慨,深愧平生之志。犹望一稔,当敛裳宵逝。寻程氏妹丧于武昌,情在骏奔,自免去职。仲秋至冬,在官八十馀日。因事顺心,命篇曰《归去来兮》。乙巳岁十一月也。
"Mia familio estas malricxa. Ni ne povis nin vivteni per surkampa laboro. Multeco de gefiloj, sed manko de mangxajxo. Mi laboradis pene kaj mallerte sur la kampo. Tial parencoj kaj najbaroj admonis, ke mi iru gajni prefektecon. Iliaj admonoj vekis mian ambicion, kaj mi pensis, ke eble tio estas la sola vojo. Sed ankaǔ tio montrigxis malfacila. Tiam okazis milito inter nobeloj. Cxiu el ili do deziris talentulojn. Mia onklo, konsiderante mian malricxon, donis al mi oficon. Tamen mi timis, ke oni sendos min al malproksima loko, cxar la milito ne cxesis. La gubernio Pengze estas malpli fora de la hejmo, nur je cent lioj (50 km). Mi do petis oficon tie. Baldaǔ mi akiris ankaǔ kampon, suficxan almenaǔ por drinkado. Sed post kelkaj tagoj mi jam sopiris al la idilia vivo. Kial? Denaske mi ne povas hipokriti. Jen mia naturo. Vere, estas terure malsati kaj frostigxi, tamen ago kontraǔ la propra karaktero povas grave malsanigi. Mi pelis min por plenigi la stomakon. Sed kion mi trafis! Kia elrevigxo! Kie mia aspiro? Informite pri la morto de mia fratino, mi tuj min eksigis el la ofico, kiun mi tenis en pli ol 80 tagoj, de aǔtuno gxis vintro. Pro tio mi verkis poemon kaj gxin titolis 'Reveno'《归去来兮辞》 , en novembro de la sama jaro."
归去来兮 田园将芜胡不归 Kial ne reveni, se la kampo jam dezertus!
既自以心为形役 奚惆怅而独悲 En la burokrata servo mi la koron perdus.
悟已往之不谏 知来者之可追 La futuro savas, ne revenos la paseo;
实迷途其未远 觉今是而昨非 mi vekigxis kaj jam liberigxis el pereo.
舟遥遥以轻 风飘飘而吹衣 La boato nagxas, basko flirtas en la vento.
问征夫以前路 恨晨光之熹微 Mi do piediras - palas stele l' firmamento.
乃瞻衡宇 载欣载奔 Ekvidinte mian hejmon gxoje mi ekkuras.
僮仆欢迎 稚子候门 Bonvenige servoknabo kaj idoj konkuras.
三迳就荒 松菊犹存 En herboza korto ridas krizantemo, pino.
携幼入室 有酒盈樽 Kun la idoj mi eniras, por solen' per vino.
引壶觞以占酌 眄庭柯以怡颜 Kortajn arbojn mi drinkante kun seren' rigardas.
倚南窗以寄傲 审容膝之易安 Felicxigas simpla vivo, kaj fiero ardas.
园日涉以成趣 门虽设而常关 Cxiutage mi promenas, kun baston' apoga.
策扶老以流憩 时矫首而遐观 Mi rigardon fiksas al la pejzagxo alloga.
云无心以出岫 La naiva nubo sxvebas cxirkaǔ mont-kaverno;
鸟倦飞而知还 kaj revenas lacaj birdoj al nesta interno.
景翳翳以将入 抚孤松而盘桓 Mi krocxigxas al la pino, malgraǔ sunsubiro.
归去来兮 请息交以绝游 Bona la reveno! Kaj liberas nuna spiro.
世与我而缸遗 复驾言兮焉求 Longe mi babilas kun parenc', najbar', sen gxeno;
悦亲戚之情话 乐琴书以消忧 ofte mi liutas, legas, skribas, gxis mateno.
农人告余以春及 Kamparano diris, ke proksimas jam printempo,
将有事於西畴 por la okcidentan kampon plugi estas tempo.
或命巾车 或棹孤舟 La sxipeto kaj la brutocxaro tute pretas.
既窈窕以寻壑 亦崎岖而经丘 Jen profundas valo, pado sin levante stretas;
木欣欣以向荣 泉涓涓而始流 jen prosperas verdaj arboj, lirle kantas fonto.
善万物之得时 感吾生之行休 Cxio gxustatempa - sed mi sxajnas nur mortonto.
已矣乎 寓形宇内复几时 Lasu do! Sub la cxielo ankaǔ mi ekzistas.
曷不委心任去留 胡为乎遑遑兮欲何之 Mi ne tristas, nek al propra volo nun rezistas.
富贵非吾愿 帝乡不可期 Mi deziras nek la ricxon nek la altan rangon;
pri la fea atmosfero mi ne sentas mankon.
怀良辰以孤往Mi esperas nur, ke la vetero estu bona;
或植杖而耘耔mi do povas sarki, buti, sen apog' bastona,
登东皋以舒啸 临清流而赋诗 spiri sur altajxo kaj versi cxe akvo klara.
聊乘化以尽归 乐夫天命复奚疑 Jen kontenta vivo, en naturo bela, kara.