以文本方式查看主题 - 世界语学习论坛 (http://www.elerno.cn/bbs/index.asp) -- 胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu (http://www.elerno.cn/bbs/list.asp?boardid=10) ---- Novjara mesagxo 习近平2018年新年贺词 (http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=47917) |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2017/12/31 20:22:23 -- Novjara mesagxo 习近平2018年新年贺词 Novjara mesaĝo de Xi Jinping, la ĉina ŝtata prezidanto, por 2018 |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2017/12/31 20:23:44 -- Ĉe la sojlo de la nova jaro la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping donis novjaran mesaĝon por la jaro 2018 pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio, Ĉina Centra Televido, Ĉina Internacia Televido (Ĉina Globa Televida Reto) kaj interreto. Nun bonvolu aŭskulti ĝin. Kamaradoj, amikoj kaj gesinjoroj: Saluton! Rapide pasas la tempo kaj tre baldaŭ venos la nova jaro 2018. Ĉi tie mi donas novjaran bondeziron al la ĉina popolo de diversaj naciecoj, al samlandanoj de Honkonga Speciala Administracia Regiono, Makaa Speciala Administracia Regiono kaj Tajvano kaj al transmaraj ĉinoj! Mi bondeziras ĉion bonan ankaŭ al amikoj de diversaj landoj kaj regionoj en la mondo! La Ĉielo rekompencas la diligentulojn kaj la mondo renoviĝas tago post tago. En la jaro 2017 okazis la 19-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj komenciĝis la nova marŝado de ĉiuflanka konstruado de socialisma moderna ŝtato. La ĉina malneta enlanda produkto superis 80 000 miliardojn da juanoj, pli ol 13 milionoj da homoj en urboj kaj kamparo trovis laborojn, pli ol 900 milionoj da homoj havas socian emeritan asekuron, pli ol 1,35 miliardoj da homoj posedas bazan kuracan asekuron kaj pli ol 10 milionoj da malriĉuloj en la kamparo sin liberigis el malriĉeco. "Ho, se nur estus ie dekmilĉambra palacego, sub kies ŝirm\' la malriĉuloj de l\' tutmondo vivus korkontente." 3,4 milionoj da malriĉuloj transloĝiĝis por liberiĝi de malriĉeco kaj pro tio ili havas proprajn varmajn kaj novajn loĝejojn. 6 milionoj da apartementoj jam estis konstruitaj kaj kabankvartaloj alikonstruitaj. Rapide evoluis diversaj aferoj rilataj al la vivo de popolanoj, laŭgrade pliboniĝis la ekologia medio, kaj popolanoj sentis sin pli kontentaj, pli feliĉaj kaj pli sekuraj. Ni marŝis je granda paŝo al la celo de ĉiuflanka finkonstruado de bonstata socio. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2017/12/31 20:24:52 -- Ni gajnis atingojn unu post alia en scienc-teknika novigo kaj gravaj konstru-laboroj. La satelito "Huiyan" travojaĝas en la spaco, la granda pasaĝer-aviadilo C919 flugas en la aero, la kvantuma komputilo sukcese estis farita, la mar-rizo estis ekzamenita, la unua aviadilŝipo fabrikita de Ĉinio estis lanĉita, la profundmara glisilo "Haiyi" plenumis sian teston en profunda maro, sukcesis la unua prov-kolekto de mara bruligebla glacio, ekfunkciis la kvara-perioda aŭtonoma haveno Yangshan, uzeblis la ĉefa parto de la Ponto liganta Honkongon, la urbon Zhuhai kaj Makaon, kaj la trajno Prospero veturas tra la ĉina tero…Mi aplaŭdas pro tiel granda kreivo de la ĉina popolo! En la komuna trejna bazo Zhurihe ni faris militan manovron memore al la 90-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Mi vizitis Honkongon okaze de la 20-a datreveno de ĝia reveno al la patrolando. Mi persone vidis, ke Honkongo firme subtenata de la patrolando tenas sian longtempan prosperon kaj stabilecon, kaj morgaŭ Honkongo certe estos pli bona. Ni faris ankaŭ ceremonion memore al la 80-a datreveno de la eksplodiĝo de la tutnacia kontraŭjapana rezistmilito kaj ŝtatan funebradon pri la viktimoj en la Nankina Masakro por gravuri la historion en la memoro kaj esperi pacon. Al ni okazis kelkaj plurflankaj diplomatiaj aktivecoj, ekzemple, la unua altnivela forumo de internacia kunlaboro pri "Zono kaj Vojo", xiamen-a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj kaj dialogo inter altranguloj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de aliaj mondaj politikaj partioj. Mi partoprenis en mondaj gravaj plurflankaj konferencoj. Komence de la jaro 2017 mi ĉeestis la jarkunvenon de monda ekonomia forumo Davos, donis parolon en la ĉefstabejo de UN en Ĝenevo, poste ĉeestis pintkunvenon de gvidantoj de Grupo 20 kaj neoficialan kunvenon de gvidantoj de Azi-pacifika Ekonomia Kunlabora Organizo. En la okazoj mi profunde interŝanĝis opiniojn kun flankoj koncernaj, kiuj konsentas pri la ideo komune akceli konstruadon de la sortkomunumo de la homaro por doni bonojn al la popoloj de la mondo. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2017/12/31 20:26:10 -- En la jaro 2017 mi ricevis leterojn de popolanoj, kaj mi estis kortuŝita de la rakontoj de vilaĝanoj en vilaĝo Yumai de gubernio Longzi de Tibeto, de grupanoj de la artprezenta teamo en Flago Maldekstra Sonida de Interna Mongolio, de malnovaj profesoroj de Xi\'an-a Trafika Universitato, ankaŭ de novaj studentoj de la Universitato Nankai. Popolamasoj persistas en amo kaj ofero al la patrujo, pro tio mi scias, ke ordinaraj popolanoj estas plej grandaj, kaj strebado kaŭzas feliĉon. Karamadoj, amikoj kaj gesinjoroj! La jaro 2018 estas la 40-a datreveno de la reformado kaj malfermo. La reformado kaj malfermo estas nepraj por ĉina disvolvado, progresado kaj realigo de ĉina revo. Ni devas ĝisfunde fari la reformadon kaj malfermon pere de la celebrado de la 40-a datreveno. |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2017/12/31 20:27:08 -- Kamparaj malriĉuloj, difinitaj laŭ la nuna normo, sin liberigos el malriĉeco en la jaro 2020, tio estas nia serioza promeso. Restas nur 3 jaroj ĝis la jaro 2020, tial ni ĉiuj devas agi, doni ĉian energion, preni precizajn rimedojn kaj kontinue gajni novajn venkojn. Ni, post tri jaroj, gajnos la finan venkon en la liberigo de ĉiuj homoj de malriĉeco, se estos tiel, la tasko pri ĝenerala nuligo de absoluta malriĉeco unuafoje aperos en la kelkmiljara historio de la ĉina nacio. Do ni kune plenumu la grandan aferon kun granda signifo por la ĉina nacio kaj la tuta homaro. Nun diversaj flankoj havas kaj esperon kaj maltrankvilon al la perspektivo de paco kaj disvolvo. Ili atendas ĉinajn starpunkton kaj sintenon. Kiel respondeca lando ankaŭ Ĉinio volas paroli pri siaj starpunkto kaj sinteno. Ĉinio firme respektu la aŭtoritaton kaj pozicion de UN, pozitive plenumu siajn endajn internaciajn devojn kaj respondecojn, plenumu sian promeson ĉe tutmonda klimata ŝanĝiĝo, aktive stimulu komunan konstruadon de "Zono kaj Vojo", ĉiam estu la konstruanto de la monda paco, la kontribuanto de globa evoluado kaj la protektanto de internacia ordo. La Ĉina popolo volas kune kun la mondaj popoloj kune krei la estontecon pli prosperan, pli kvietan kaj pli belan. Karamadoj, amikoj kaj gesinjoroj! |
-- 作者:Guozhu -- 发布时间:2017/12/31 20:28:28 -- Novjaraj Mesagxoj de 2006-2017 Novjara mesagxo 习近平2017年新年贺词 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=45218&page=1 Novjara mesagxo 习近平2016年新年贺词 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=45052&page=1 1024 Novjara mesagxo 习近平2015年新年贺词 2014-12-31 19:19:25 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=41832 988 Novjara mesagxo 习近平2014年新年贺词 2013-12-31 19:38:17 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=37994 967 Novjara mesagxo 胡锦涛2013年新年贺词 2013-1-1 8:07:32 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=33538 949 Novjara mesagxo 胡锦涛2012年新年贺词 2011-12-31 20:05:26 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=27984 908 胡锦涛主席2011新年贺词:Novjara mesagxo 2011-1-1 11:13:01 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=21437 794 胡锦涛主席2010新年贺词 Novjara mesagxo 2010-1-1 9:18:51 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=12741 666 双语版胡锦涛主席2009新年贺词 Novjara mesagxo 2009-1-1 6:09:01 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=7111 401 Novjara Mesagxo 国家主席2008新年贺词 2008-1-1 6:03:11 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=3827 152 双语版胡锦涛主席2007新年贺词 2007-1-1 02:05:06 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=1457 152 双语版胡锦涛主席2006新年贺词 2005年12月31日 下午 9时58分 http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=1457 |