dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → Novjara mesagxo 习近平2018年新年贺词

您是本帖的第 4774 个阅读者
树形 打印
标题:
Novjara mesagxo 习近平2018年新年贺词
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Novjara mesagxo 习近平2018年新年贺词


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看

Novjara mesaĝo de Xi Jinping, la ĉina ŝtata prezidanto, por 2018
(GMT+08:00) 2017-12-31 19:44:53     Redaktoro:Ĝoja
国家主席习近平发表二〇一八年新年贺词


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2017/12/31 20:22:23
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Ĉe la sojlo de la nova jaro la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping donis novjaran mesaĝon por la jaro 2018 pere de Ĉina Radio Internacia, Ĉina Nacia Radio, Ĉina Centra Televido, Ĉina Internacia Televido (Ĉina Globa Televida Reto) kaj interreto. Nun bonvolu aŭskulti ĝin.      
新年前夕,国家主席习近平通过中国国际广播电台、中央人民广播电台、中央电视台、中国国际电视台(中国环球电视网)和互联网,发表二〇一八年新年贺词。新华社发
新华社北京12月31日电  新年前夕,国家主席习近平通过中国国际广播电台、中央人民广播电台、中央电视台、中国国际电视台(中国环球电视网)和互联网,发表了二〇一八年新年贺词(视频)。全文如下:

Kamaradoj, amikoj kaj gesinjoroj:

Saluton! Rapide pasas la tempo kaj tre baldaŭ venos la nova jaro 2018. Ĉi tie mi donas novjaran bondeziron al la ĉina popolo de diversaj naciecoj, al samlandanoj de Honkonga Speciala Administracia Regiono, Makaa Speciala Administracia Regiono kaj Tajvano kaj al transmaraj ĉinoj! Mi bondeziras ĉion bonan ankaŭ al amikoj de diversaj landoj kaj regionoj en la mondo!
大家好!时光飞逝,转眼我们将迎来2018年。在这里,我向全国各族人民,向香港特别行政区同胞、澳门特别行政区同胞、台湾同胞和海外侨胞致以新年的祝福!我也祝愿世界各国各地区的朋友们万事如意!

La Ĉielo rekompencas la diligentulojn kaj la mondo renoviĝas tago post tago. En la jaro 2017 okazis la 19-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio kaj komenciĝis la nova marŝado de ĉiuflanka konstruado de socialisma moderna ŝtato. La ĉina malneta enlanda produkto superis 80 000 miliardojn da juanoj, pli ol 13 milionoj da homoj en urboj kaj kamparo trovis laborojn, pli ol 900 milionoj da homoj havas socian emeritan asekuron, pli ol 1,35 miliardoj da homoj posedas bazan kuracan asekuron kaj pli ol 10 milionoj da malriĉuloj en la kamparo sin liberigis el malriĉeco. "Ho, se nur estus ie dekmilĉambra palacego, sub kies ŝirm' la malriĉuloj de l' tutmondo vivus korkontente." 3,4 milionoj da malriĉuloj transloĝiĝis por liberiĝi de malriĉeco kaj pro tio ili havas proprajn varmajn kaj novajn loĝejojn. 6 milionoj da apartementoj jam estis konstruitaj kaj kabankvartaloj alikonstruitaj. Rapide evoluis diversaj aferoj rilataj al la vivo de popolanoj, laŭgrade pliboniĝis la ekologia medio, kaj popolanoj sentis sin pli kontentaj, pli feliĉaj kaj pli sekuraj. Ni marŝis je granda paŝo al la celo de ĉiuflanka finkonstruado de bonstata socio.
天道酬勤,日新月异。2017年,我们召开了中国共产党第十九次全国代表大会,开启了全面建设社会主义现代化国家新征程。我国国内生产总值迈上80万亿元人民币的台阶,城乡新增就业1300多万人,社会养老保险已经覆盖9亿多人,基本医疗保险已经覆盖13.5亿人,又有1000多万农村贫困人口实现脱贫。“安得广厦千万间,大庇天下寒士俱欢颜!”340万贫困人口实现易地扶贫搬迁、有了温暖的新家,各类棚户区改造开工数提前完成600万套目标任务。各项民生事业加快发展,生态环境逐步改善,人民群众有了更多获得感、幸福感、安全感。我们朝着实现全面建成小康社会目标又迈进了一大步。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2017/12/31 20:23:44
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Ni gajnis atingojn unu post alia en scienc-teknika novigo kaj gravaj konstru-laboroj. La satelito "Huiyan" travojaĝas en la spaco, la granda pasaĝer-aviadilo C919 flugas en la aero, la kvantuma komputilo sukcese estis farita, la mar-rizo estis ekzamenita, la unua aviadilŝipo fabrikita de Ĉinio estis lanĉita, la profundmara glisilo "Haiyi" plenumis sian teston en profunda maro, sukcesis la unua prov-kolekto de mara bruligebla glacio, ekfunkciis la kvara-perioda aŭtonoma haveno Yangshan, uzeblis la ĉefa parto de la Ponto liganta Honkongon, la urbon Zhuhai kaj Makaon, kaj la trajno Prospero veturas tra la ĉina tero…Mi aplaŭdas pro tiel granda kreivo de la ĉina popolo!
科技创新、重大工程建设捷报频传。“慧眼”卫星遨游太空,C919大型客机飞上蓝天,量子计算机研制成功,海水稻进行测产,首艘国产航母下水,“海翼”号深海滑翔机完成深海观测,首次海域可燃冰试采成功,洋山四期自动化码头正式开港,港珠澳大桥主体工程全线贯通,复兴号奔驰在祖国广袤的大地上……我为中国人民迸发出来的创造伟力喝彩!

En la komuna trejna bazo Zhurihe ni faris militan manovron memore al la 90-a datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Mi vizitis Honkongon okaze de la 20-a datreveno de ĝia reveno al la patrolando. Mi persone vidis, ke Honkongo firme subtenata de la patrolando tenas sian longtempan prosperon kaj stabilecon, kaj morgaŭ Honkongo certe estos pli bona. Ni faris ankaŭ ceremonion memore al la 80-a datreveno de la eksplodiĝo de la tutnacia kontraŭjapana rezistmilito kaj ŝtatan funebradon pri la viktimoj en la Nankina Masakro por gravuri la historion en la memoro kaj esperi pacon.
我们在朱日和联合训练基地举行沙场点兵,纪念中国人民解放军建军90周年。香港回归祖国20周年时,我去了香港,亲眼所见,有祖国做坚强后盾,香港保持了长期繁荣稳定,明天必将更加美好。我们还举行了纪念全民族抗战爆发80周年仪式和南京大屠杀死难者国家公祭仪式,以铭记历史、祈愿和平。

Al ni okazis kelkaj plurflankaj diplomatiaj aktivecoj, ekzemple, la unua altnivela forumo de internacia kunlaboro pri "Zono kaj Vojo", xiamen-a renkontiĝo de gvidantoj de BRICS-landoj kaj dialogo inter altranguloj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de aliaj mondaj politikaj partioj. Mi partoprenis en mondaj gravaj plurflankaj konferencoj. Komence de la jaro 2017 mi ĉeestis la jarkunvenon de monda ekonomia forumo Davos, donis parolon en la ĉefstabejo de UN en Ĝenevo, poste ĉeestis pintkunvenon de gvidantoj de Grupo 20 kaj neoficialan kunvenon de gvidantoj de Azi-pacifika Ekonomia Kunlabora Organizo. En la okazoj mi profunde interŝanĝis opiniojn kun flankoj koncernaj, kiuj konsentas pri la ideo komune akceli konstruadon de la sortkomunumo de la homaro por doni bonojn al la popoloj de la mondo.
我们在国内主办了几场多边外交活动,包括首届“一带一路”国际合作高峰论坛、金砖国家领导人厦门会晤、中国共产党与世界政党高层对话会等会议。我还参加了一些世界上的重要多边会议。今年年初,我出席达沃斯世界经济论坛年会,并在联合国日内瓦总部作了讲话,后来又出席了二十国集团领导人峰会、亚太经合组织领导人非正式会议等。在这些不同场合,我同有关各方深入交换意见,大家都赞成共同推动构建人类命运共同体,以造福世界各国人民。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2017/12/31 20:24:52
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

En la jaro 2017 mi ricevis leterojn de popolanoj, kaj mi estis kortuŝita de la rakontoj de vilaĝanoj en vilaĝo Yumai de gubernio Longzi de Tibeto, de grupanoj de la artprezenta teamo en Flago Maldekstra Sonida de Interna Mongolio, de malnovaj profesoroj de Xi'an-a Trafika Universitato, ankaŭ de novaj studentoj de la Universitato Nankai. Popolamasoj persistas en amo kaj ofero al la patrujo, pro tio mi scias, ke ordinaraj popolanoj estas plej grandaj, kaj strebado kaŭzas feliĉon.
2017年,我又收到很多群众来信,其中有西藏隆子县玉麦乡的乡亲们,有内蒙古苏尼特右旗乌兰牧骑的队员们,有西安交大西迁的老教授,也有南开大学新入伍的大学生,他们的故事让我深受感动。广大人民群众坚持爱国奉献,无怨无悔,让我感到千千万万普通人最伟大,同时让我感到幸福都是奋斗出来的。

Karamadoj, amikoj kaj gesinjoroj!
La jaro 2018 estos la komenco ĉiuflanke plenumi la spiriton de la 19-a Nacia Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, kiu priskribis la belan planon de nia lando por la estontaj 30 jaroj. Por plenumi la planon oni devas paŝo post paŝo bone labori sen iluzioj.
2018年是全面贯彻中共十九大精神的开局之年。中共十九大描绘了我国发展今后30多年的美好蓝图。九层之台,起于累土。要把这个蓝图变为现实,必须不驰于空想、不骛于虚声,一步一个脚印,踏踏实实干好工作。

La jaro 2018 estas la 40-a datreveno de la reformado kaj malfermo. La reformado kaj malfermo estas nepraj por ĉina disvolvado, progresado kaj realigo de ĉina revo. Ni devas ĝisfunde fari la reformadon kaj malfermon pere de la celebrado de la 40-a datreveno.
2018年,我们将迎来改革开放40周年。改革开放是当代中国发展进步的必由之路,是实现中国梦的必由之路。我们要以庆祝改革开放40周年为契机,逢山开路,遇水架桥,将改革进行到底。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2017/12/31 20:26:10
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

Kamparaj malriĉuloj, difinitaj laŭ la nuna normo, sin liberigos el malriĉeco en la jaro 2020, tio estas nia serioza promeso. Restas nur 3 jaroj ĝis la jaro 2020, tial ni ĉiuj devas agi, doni ĉian energion, preni precizajn rimedojn kaj kontinue gajni novajn venkojn. Ni, post tri jaroj, gajnos la finan venkon en la liberigo de ĉiuj homoj de malriĉeco, se estos tiel, la tasko pri ĝenerala nuligo de absoluta malriĉeco unuafoje aperos en la kelkmiljara historio de la ĉina nacio. Do ni kune plenumu la grandan aferon kun granda signifo por la ĉina nacio kaj la tuta homaro.
到2020年我国现行标准下农村贫困人口实现脱贫,是我们的庄严承诺。一诺千金。到2020年只有3年的时间,全社会要行动起来,尽锐出战,精准施策,不断夺取新胜利。3年后如期打赢脱贫攻坚战,这在中华民族几千年历史发展上将是首次整体消除绝对贫困现象,让我们一起来完成这项对中华民族、对整个人类都具有重大意义的伟业。

Nun diversaj flankoj havas kaj esperon kaj maltrankvilon al la perspektivo de paco kaj disvolvo. Ili atendas ĉinajn starpunkton kaj sintenon. Kiel respondeca lando ankaŭ Ĉinio volas paroli pri siaj starpunkto kaj sinteno. Ĉinio firme respektu la aŭtoritaton kaj pozicion de UN, pozitive plenumu siajn endajn internaciajn devojn kaj respondecojn, plenumu sian promeson ĉe tutmonda klimata ŝanĝiĝo, aktive stimulu komunan konstruadon de "Zono kaj Vojo", ĉiam estu la konstruanto de la monda paco, la kontribuanto de globa evoluado kaj la protektanto de internacia ordo. La Ĉina popolo volas kune kun la mondaj popoloj kune krei la estontecon pli prosperan, pli kvietan kaj pli belan.
当前,各方对人类和平与发展的前景既有期待、也有忧虑,期待中国表明立场和态度。天下一家。中国作为一个负责任大国,也有话要说。中国坚定维护联合国权威和地位,积极履行应尽的国际义务和责任,信守应对全球气候变化的承诺,积极推动共建“一带一路”,始终做世界和平的建设者、全球发展的贡献者、国际秩序的维护者。中国人民愿同各国人民一道,共同开辟人类更加繁荣、更加安宁的美好未来。

Karamadoj, amikoj kaj gesinjoroj!
La granda atingo estas farita de la popolo, do devas esti dividita de la popolo. Mi scias, ke popolanoj plej multe zorgas pri edukado, enoficiĝo, enspezo, socia garantio, kuracado, emerita garantio, loĝado kaj medio, ili rikoltas multon, samtempe suferas ĝenojn kaj malfacilaĵojn. Ankaŭ troviĝas mankoj en laboroj rilataj al la vivo de popolanoj. Tial ni devas fortigi nian misian senton kaj respondecon kaj fari multajn laborojn, kiuj utilas al la popolo. Diversnivelaj partiaj komitatoj, registaroj kaj gvidantoj devas en la koroj pensi pri aferoj de la popolanoj, preni la donon de bonstataj aferoj al popolanoj por plej granda merito, pensi pri la aferoj, pri kiuj zorgas la popolanoj, urĝi pri la aferoj, pri kiuj urĝas la popolanoj, kaj al plifeliĉigo de la vivo de popolanoj.
我们伟大的发展成就由人民创造,应该由人民共享。我了解人民群众最关心的就是教育、就业、收入、社保、医疗、养老、居住、环境等方面的事情,大家有许多收获,也有不少操心事、烦心事。我们的民生工作还有不少不如人意的地方,这就要求我们增强使命感和责任感,把为人民造福的事情真正办好办实。各级党委、政府和干部要把老百姓的安危冷暖时刻放在心上,以造福人民为最大政绩,想群众之所想,急群众之所急,让人民生活更加幸福美满。
Koran dankon!
谢谢大家。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2017/12/31 20:27:08
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
6
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
Novjaraj Mesagxoj de 2006-2017
Novjara mesagxo 习近平2017年新年贺词
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=45218&page=1
Novjara mesagxo 习近平2016年新年贺词
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=45052&page=1
1024 Novjara mesagxo 习近平2015年新年贺词 2014-12-31 19:19:25
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=41832
988 Novjara mesagxo 习近平2014年新年贺词 2013-12-31 19:38:17
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=37994
967 Novjara mesagxo 胡锦涛2013年新年贺词 2013-1-1 8:07:32
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=33538
949 Novjara mesagxo 胡锦涛2012年新年贺词 2011-12-31 20:05:26
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=27984
908 胡锦涛主席2011新年贺词:Novjara mesagxo 2011-1-1 11:13:01
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=21437
794 胡锦涛主席2010新年贺词 Novjara mesagxo 2010-1-1 9:18:51
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=12741
666 双语版胡锦涛主席2009新年贺词 Novjara mesagxo 2009-1-1 6:09:01
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=7111
401 Novjara Mesagxo 国家主席2008新年贺词 2008-1-1 6:03:11
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=3827
152 双语版胡锦涛主席2007新年贺词 2007-1-1 02:05:06
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=1457
152 双语版胡锦涛主席2006新年贺词 2005年12月31日 下午 9时58分
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=1457

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2017/12/31 20:28:28

 6   6   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.07813 秒, 4 次数据查询