dvbbs
收藏本页
联系我们
论坛帮助
dvbbs

>>
搜一搜更多此类问题 
世界语学习论坛世界语学习讨论区胡国柱老师帖子专区 Afiŝejo por Guozhu → 国柱自叙 Jubileo Berila(4)

您是本帖的第 1495 个阅读者
树形 打印
标题:
国柱自叙 Jubileo Berila(4)
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
楼主
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情
国柱自叙 Jubileo Berila(4)


图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
* Laux-okaze/ Serioze/ Brile 随缘·认真·精彩
—— Gravaj travivajxoj en lastaj 5 jaroj 五年来的收获(2006-2011)

Dum 55 jaroj da Esp-isteco (1956-2011) mi neniam, ecx por unu tago, forlasis Esperanton. Dum ege malfacilaj tagoj de la t.n. jardeka katastrofo de la Granda Kultura Revolucio (GKR, 1966-1976), kiam mi estis kritikita kaj sendita al publaboro pro mia internacia korespondado per Esperanto, mi ankoraux profitante la sxancon de "cxiutaga legado de la rugxa trezora libro" legas la Esp-an version de la Vortoj de Mao, per tio mi ripete lernis Esp-ajn vortojn kaj lernis la lerton de Esp-igo. Kiel malgranda plebano en la plej malalta tavolo de la cxina socio, mi senhelpe suferas sorto-distordadon kaj korpo-turmentadon far la vandaloj, tamen mia penso nevidebla cxiam direktigxas al la Verda Stelo. Tiel mi havas la kutimon vivi konforme al okazo sed ne sencele drivi laux la fluo. Tenu sin serioza al la vivo. Neniam forlasu la jugxon pri pravo-malpravo ecx se ni ne havas la povon sxangxi la malbonan realon de la socio. Iru sur la "Vojo" elektita de D-ro Zamenhof, tiel certe estigxas brilaj cxapitroj el la banala homa vivo.
五十五年来,我未尝有一日离开过世界语,即使是在十年浩劫“文革”之中受批判被投入劳改的艰难时刻,也要借世界语版的“红宝书”和“天天读”来复习单词和学习翻译技巧。作为社会底层的小人物,命运和身体虽然任人摆布和折磨,可是看不见的思想永远向着绿星。这使我养成了遇事随缘而不肯随波逐流的习惯。认真地对待生活。即使不能改变现实的不公,也不能没有是非观念。坚持世界语者的优良传统,走柴门霍夫选择的“路”,平凡的人生也会有精彩的篇章。
En 2006-04-15 mi parolis en la Ora Jubileo en urbo Huangshi pri mia 50-jara Esp-istigxo. Tial, cxifoja mia parolo estu dauxrigo de tiu parolo.
En 2006 estis tri gravaj eventoj en mia Esp-ista vivo: Paroli pri 50-jara Esp-isteco, prelego pri Dante kaj parolado pri Li Bai.
2006年4月15日,国柱在黄石作了世界语生涯五十年的汇报。这一次的汇报就从那个时候接着来讲。
2006年 我的世界语生涯中有三件大事:汇报五十年,说但丁,讲李白。


Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2012/1/5 10:36:31
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
2
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Guozhu en 2006
☆ Prelego pri Dante 说但丁
Kiel mi jam menciis supre, en 2005 mi estas tiel senscia pri Dante gxuste kiel fremdlanda analfabeto. Tial je la unua minuto mi senhezite rifuzis la inviton recenzi pri Dante far s-ino Magda Lena. Tamen sxi certe havas argumentojn per kiuj sxi persvade konvinkis min. Sxi diris: Jes, vi estas fremdulo, orientano, sed tio tute ne estas io kulpa, male, ja via avantagxo. Cxar dantelogio estas populara studofako en la Okcidento. Dum jarcentoj amasigxis jam montoj da verkoj de okcidentaj auxtoroj. Ni jam scias tre multe pri la komentoj pri Dante far okcidentanoj. Sed kiel la orientanoj komentas pri Dante? Pri tio ni scias preskaux neniom. Vi diras ke vi ne konas pri la vivo de Dante, sed vi konas multe pri la Esperanta poezio. Por ni estas ne malfacile trovi okcidentan auxtoron kiu bone konas vivon de Dante; tamen por ni estas ege malfacile postuli, ke li faru komenton pri la Esperantigo de La Dia Komedio de Dante laux faka nivelo de Esperanta poezio. Tio estas multe pli malfacila ol la postulo ke vi per nova lernado havigu al vi la sciojn pri la vivo de Dante. Tial ni invitas vin recenzi kaj ni kredas ke vi certe faros bonan recenzon.
前面已经说过,2005年的时候,我对于但丁的无知,确是个外国文盲的程度,所以在第一时间不容考虑就拒绝了Magda Lena夫人的约稿邀请。但是她自有她的一番用来说服我接受任务的理由。她说,你是外国人,东方人,这不是什么过错。相反是你的长处。因为但丁研究在西方是显学,几百年来,相关的学术著作已经是汗牛充栋了。西方人是怎样评但丁的,我们知道的太多了。可是东方人是如何看但丁的呢?我们一无所知。你说你不了解但丁生平,可是你对世界语诗歌有深入的了解。我们在西方要找一位了解但丁的作者不难,难的是要求他能够对但丁的诗歌(世界语译本)作专业的评判。这比要求你补上“但丁生平”这一课要困难的多。所以我们特邀请你来写,相信你会写出好的书评。
Mi akceptis la inviton de s-ino Magda Lena. Per ses monatoj mi faris la recenzon. Antaux cxio mi devas memlerni la necesajn sciojn. Mi pene sercxadis en interreto, kolektis cxion trovebla pri Dante. Mi havas tian sperton pri la sercxado de materialoj en interreto: la sercxilo Baidu pli tauxgas por sercxi cxinlingvajn materialojn, sed Google pli tauxgas por sercxi fremdajn materialojn. Siatempe mi povis viziti al multaj necxinaj retejoj, sed nun, post foriro de Google el Cxinio, mi jam ne povas viziti aux malfermi tiujn fremdajn retejojn per Baidu. La kondicxoj por akademia studo per interreto cxe ni farigxas anstataux pli sed fakte malpli bonaj. Kion mi povus fari krom ellasi vesuspiron? Krom materialoj de interreto, mi ankaux acxetis de librovendejoj amason da cxinlingvaj libroj studi. Tial poste, kiam s-ino Tan Xiuzhu informigxis ke mi verkis recenzon pri la Esp-igo de la Purgatorio de Dante, sxia unua reago ne estas miro pri la recenzo, sed pri la fakto ke mi sukcese  ellegis la longan poemon en 4755 versoj. Mi sciigis al sxi, ke unufoja legado certe ne suficxas. Mi legis ne nur la Purgatorion (duan parton de la Dia Komedio de Dante), sed ankaux la esp-igon de la Infero (unua parto de la Dia Komedio) en 4720 versoj tradukitan de Kalocsay.
Mi sendis la recenzon akurate antaux la monatfino de junio 2005, kun supozo ke oni eble bezonus tion por la elekto de premiota libro en IEK. Sed la regulo de IEK estas tute malsama ol mia imago: estas malpermesate publikigi recenzon je la tempo de elektado por ne doni influon al la baloto. Poste mia recenzo <Nefinlegebla Dante> aperis en la n-ro 120 de La Gazeto (2005-10-31). Kun granda gxojo s-ino Magda Lena skribis al mi ke tiu recenzo havas valoron de kompara literaturo, gxuste estas sercxata de ili dum multaj jaroj.
我接受了Magda Lena夫人的约稿,用了六个月的时间来写这篇书评。首先是自己要学习有关的知识。从网上查找了能够找到的关于但丁的资料。我在网上查资料的体会是:查中文资料用百度搜索还行,查外文资料还是谷歌更胜一筹。当时我能够找到的许多国外网站,在谷歌退出中国之后,如今靠百度就查不到也打不开了。做学问的条件不是改善而是恶化,令人只有一声叹息。除了网上的资料,我还到书店买了一大堆中文版的书籍来研读。所以后来谭秀珠老师感到惊讶的不是我写了书评,而是佩服我居然能够读完了长达4755行的《神曲·炼狱篇》。我告诉她,为了写作,只读一遍肯定是不够的。我不仅读了《炼狱篇》,还读完了Kalocsay世译的《神曲·地狱篇》(4720行)。我的书评赶在六月底之前寄出,以为当年的iek会议上评选时要用。谁知iek的规矩与我想像的正好不一样:评选书籍时不得发表书评,以免影响投票。我的书评《伟大但丁读不尽》发表在LG-2005年10月号上(LG总第120期)。Magda LenaL夫人非常高兴,称赞这样的文章有比较文学的价值,正是La Gazeto多年来想要寻找的稿件。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2012/1/5 10:39:53
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
3
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Laux mia imago, mia rilato kun Dante finigxis gxis apero de la recenzo en La Gazeto. Sed kiu atendas ke 2006 estis proklamita kiel la jaro de Itala Kulturo en cxinio. La 91-a UK okazas 2006-07-29/08-05 en Florenco de Italio, gxuste en la hejmloko de Dante. Mi ekhavas belan ideon "prelegi pri Dante en la hejmloko de Dante" , la inspiro ja venas de la versoj de Wen Tiangxiang(1236-1283)
paroli terurigxon cxe Terura Plagxo,
vei pri soleco trans la Soleca Maro. (1278)
Cxar mi celas prelegi en la Kongresa Universitato de la 91-a UK, tial mi pagis multe pli da energio por pretigi la prelego-tekston ol en la unua fojo kiam mi ekverkis pri Dante. Fine mi ellaboris solidan dulingvan memuaron titolitan <Senfina Honoro, Senfina Adoro, Dante sub rigardo de cxina esp-isto>. Nature, ne necesas la cxina teksto por prelegi ekster Cxinio, fakte tio estas speciale farita por cxinaj legantoj samlandanoj. Mi volas ke ili estu miaj vidatestantoj: cxu auxtoro de tia memuaro kun tia enhavo, tia solideco, tia profundo, tia vasteco rajtas esti membro de la cxina delegacio al Universala Kongreso de Esperanto? Tamen la rezulto restas la sam(e absurd)a: la gvidantoj (sxtatoficistoj) de la cxina Esp-movado pli volontas pagi el sxtata kaso por tiuj senditoj tute sen scio pri esperanto, ke ili cxiujare vojagxu al nesamaj landoj kiel reprezentantoj de Cxinio. Dume  dum monatoj ili montris al mia patriota amo kaj ago nur flegman silentadon.
本来以为关于但丁的写作到此为止。不料2006年正好在中国举办“意大利文化年”,而第91届国际世界语大会UK正好于这一年的7月29日至8月5日要在意大利的佛罗伦萨召开,这里是但丁的故乡。于是萌发了“但丁故里说但丁”的畅想,其灵感则是来自文天祥(1236-1283)的诗句:“惶恐滩头说惶恐,零丁洋里叹零丁。”由于目标是到UK的大会大学去作演讲,我在准备演讲稿时所下的功夫所花的力气,大大超过了我第一次写但丁。最后写成了一篇双语稿《佛罗伦萨开盛会、伟大但丁说不完/ —中国世界语者视野下的但丁》。到国外演讲当然无需中文讲稿。这中文稿件是特意为中国同胞所留下的。也是请中国人为我作个见证:这样的文章、这样的内容、这样的份量、这样的深度、这样的广度,够不够当中国队的成员之一?事情的结果却是,国家宁可年年花钱让不会讲世界语的人代表中国出席国际世界语大会,却对我的爱国之心、报国之举,在长达几个月的时间内漠不关心、不闻不问。

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2012/1/5 10:40:56
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
4
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
Jen okazis tre interesa epizodo. Tre eble sentante kritikon kaj riprocxon de publika opinio en interreto, Ju Tao subite telefonis al mi en 2006-06-14 15:00, unafoje (kaj unukafoje). Tiam 70 tagoj jam forpasis depost kiam Wen Jingen publikigis la nomon de (cxinaj) prelegontoj en la KU de 91-a UK. Mia reago estas rifuzi interparolon, kun plej klara ekspliko: "Mi ne donas al vi la sxancon trompi cxinajn esp-istojn. Nun mi ne havas diktafonon por registri vian parolon. neniu povos atesti kion vi diris. Se vi vere volas paroli ion, skribu per ret-posxtajxo, ke oni povas vidi-legi rete-papere." Yu Tao certe sentas iom da senpoveco. Per 4 tagoj li fine ellaboris leteron kaj sendis tion al mi en 2006-06-19. pri tio oni nun povas legi sur p.153-155 en la libro <Festlibro por s-ano Li Sen>. per tiaj vortoj li senkulpigi sin:"Dum tiu tempo mi faris nenian kontakton kun koncerna esp-isto......jes, tio estas laux nia labora procezo." Se jes, kial do telefonis al mi? Multaj Esp-istaj gesamideanoj kaj retamikoj tre zorgis mian kazon. Pli ol unu ecx volas doni al mi monhelpon por la longa vojagxo al UK. Kvankam mi ne akceptos cendon da monhelpo, tamen mi rigardas tion okazinta kaj cxiam memoru kun dank al tiuj verdkoraj favorantoj.
Mia dulingva prelego, preparita por la 91-a UK, aperis en interreto plentekste. Poste s-ano eldonis por gxi paperan eldonon, ke tio restu kaj cirkulu por cxiam. Estas tri sekvaj afisxoj, kiuj vekas mian lauxdon:
这期间发生了一件非常有趣的事情。大约是受到网上舆论的批评和质问,2006年6月14日下午3点钟,于涛突然给国柱打来一个(也是唯一的一个)电话。这时距离温晋根公布大会大学演讲人名单已经70天了。国柱的反应是拒收。用最明白的语言告诉他:“不给你蒙骗大家的机会。我现在又不能够录音,你讲了什么话,谁也无法证明。你若是真心有话讲,请你用电子邮件,也好有个书面凭证。”于涛感到无奈,用了四天的时间,于2006年6月19日写了一封电子邮件寄来(大家现在可以在《祝贺李森同志米寿文集》第153-155面上读到)。他推卸责任的原话是“我在这期间从未与相关世界语者联系……从工作程序上来讲就是这样。”既然如此,为什么又要来电话呢?广大的世界语朋友和网友们对于我能否去讲学非常关心。有不止一位朋友公开表示要赞助的的路费。我虽然不会接受一分钱的赞助,但我的观点是视这些善举已经发生而且我会永远感激、永远记住他们的名字。
我为大会大学准备的讲稿,以双语的形式全文发在网上。后来李森老又为之出版了纸张本,得以永远留存和流传。有三位网友所作的跟帖使我非常赞赏:
sekvaj skriboj far retamikoj
* serena 2006-7-28 16:29:53
Leginte vian altvaloran memuaron, mi sentas ke via malcxeesto al UK, estas nenur via bedauxro, sed ankaux bedauxro de Italio kaj de dante.
看完您的大作,觉得未能成行,不仅是您的遗憾,也是意大利的遗憾,但丁的遗憾。
* siena 2006-8-1 14:12:55
Cxina esperantisto kia s-ro HU estas vere eminenta.
像胡老师这样的中国世界语者真是优秀。
* gu 2006-8-7 15:10:30
Poemoj kaj eseoj de s-ro vere imponas. Ke vi ne povas cxeesti al la nomita UK, estas vere granda bedauxro!
胡老师的诗和文的确令人折服,不能参加大会一大憾事也!
Guozhu opinias: Justamo cxiam restas en la koro de homoj. Ricevinte tiujn komentojn, mi sentas kontenton! Suficxe!
国柱认为:公道自在人心,有此评价,足矣!

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2012/1/5 10:42:26
Guozhu
帅哥哟,离线,有人找我吗?
等级:版主
文章:3852
积分:25928
门派:绿色
注册:2006年7月8日
5
 用支付宝给Guozhu付款或购买其商品,支付宝交易免手续费、安全、快捷! 点击这里发送电子邮件给Guozhu

发贴心情

图片点击可在新窗口打开查看此主题相关图片如下:
图片点击可在新窗口打开查看
067 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(1)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=326
066 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(2)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=325
065 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(3)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=323
064 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(4)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=322
063 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(5)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=321
062 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(6)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=320
061 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(7)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=319
060 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(8)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=318
059 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(9)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=317
058 Senfina Honoro 伟大但丁说不完(10)
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardID=10&ID=316

Guozhu
Kia laboro, tia valoro
ip地址已设置保密
2012/1/5 10:43:40

 5   5   1/1页      1    
网上贸易 创造奇迹! 阿里巴巴 Alibaba
Copyright ©2006 - 2018 Elerno.Cn
Powered By Dvbbs Version 7.1.0 Sp1
页面执行时间 0.06250 秒, 4 次数据查询