此主题相关图片如下:
Guozhu:
LINGVA STAFETO(03)
3.
> Kvankam sen scipovo de sveda lingvo,
> tamen Esperanto al ni favoras.
Fakte, neniu el geamikoj de HU Zhiyi scipovas la svedan lingvon. Ke li kuragxas akcepti la malfacilan problemon, la inspiro venas de lia intima rilato kun Hubei-a Esperanto-Asocio. Li sciis ke D-ro Zamenhof kreis internacian helpan lingvon Esperanto. Li sciis ke membroj kolektivaj kaj individuaj de UEA dissemigxas tra la tuta mondo, cxiuj kun bonvirta helpemo, sekve estas fidindaj. Fronte al la lingva baro, versxajne netransirebla je la unua momento, eklumis lin la penso ke ni solvu la problemon per lingva stafeto far esp-istoj profitante la avantagxon de Esperanto kaj esp-istoj. Oni devas konfesi, ke tiu prudenta ideo estas realigebla. Kaj, post transiroj, la tasko (kaj aro da fotoj) venis al Guozhu, lernema kaj laborema.
(dauxrigota)