此主题相关图片如下:
Fan Boquan kaj Guozhu 2004
Guozhu:
LINGVA STAFETO(06)
6.
> Anna interesigxas pri l' afero,
> sed poste nenia informo venis.
Sed tiu respondo estas nur en Esperanto, ankoraux ne en sveda lingvo, sekve neeble sendi gxin rekte al la sveda muzeo. Guozhu sendis tiun svedigotan tekston al s-ro Fan Boquan, cxina esp-isto, klerulo vivanta en Helsinko, kun peto ke li trovu iun kiu scipovas la svedan lingvon. S-ro Fan tre rapide trovis iun f-inon Anna, kies cxiutaga lingvo estas la sveda. F-ino Anna jesis helpon per retposxtajxo al Fan en 2007-11-08 05:29:42. Sxi skribis jene:
"Dankon, interesa afero. Mi pensas ke mi povos tion fari, sed ne antaux la semajnfino. Bv. se vi ne ricevis de mi mesagxon dum la semajnfino, mi petas vin rememorigi min pri tiu cxi grava tasko.
Anna"
Leginte la retposxtajxon de f-ino Anna, Guozhu gxoje respondis kun anticipa danko al sxia helpo.
Ekde la 29-a de oktobro 2007 kiam Guozhu skribis la unuan leteron peti helpon, gxis nun pasis nur dek tagoj. Cxio iris glate.
Pasis semajnoj, pasis tagdekoj, pasis monatoj, tamen venis plue nenia nova informo de f-ino Anna. Guozhu pensis laux cxina kutimo kun espero, ke oni certe aux nepre kvitigu sxuldon antaux jarfino. Jen forpasis la jarfino de 2007 laux sunkalendaro, sekve ankaux forpasis la jarfino laux lunkalendaro. Dume s-ro Fan Boquan iel aux aliel rememorige rimarkigis al f-ino Anna pri la prokrastigita iro de la afero, tamen venis ankoraux nenio el f-ino Anna. Vole-nevole Guozhu jugxas ke tre eble nenio esperiga venos.
(dauxrigota)