此主题相关图片如下:
Guozhu:
LINGVA STAFETO(09)
9.
> Dank' al la esperantista volonto,
> bele finigxas la bela rakonto.
Tiel, la tasko svedigi tekston el antikva cxina lingvo, kiu je la unua momento versxajnas neplenumebla, finfine sukcese realigxis dank' al internacia kunlaboro de esp-istoj de multaj landoj. Sinsekve partoprenis en la afero jenaj esp-istoj:HU Guozhu el Hubei, Cxinio; GAO Chengyuan el Tianjin, Cxinio; Fan Boquan, cxina esp-isto nun logxanta en Finnlando, Madeleine de Zilah el Francio; Larsson el Svedio.
Guozhu sendis al Larsson dank-poemon:
TRIOLETO
— Al Roland Larsson
(2008-06-10)
Larsson, la kvara en kvarteto
por helpi al muzeo sveda
pri cxina skrib' sen interpreto.
Larsson, la kvara en kvarteto.
Mirigas nia verd-stafeto
per Esperanto pont-rimeda.
Larsson, la kvara en kvarteto
por helpi al muzeo sveda.
(dauxrigota)