此主题相关图片如下:
Fang Zhimin(1899-1935)
AMINDA CXINIO (06)
"Bat!" ne povas deteni min de kolerego, mi ekkriis.
"Kiu krias bat?" la dikulo minace kriis, kun rondigitaj ferocaj okuloj.
"Bat!" auxdigxis hurlo de dekoj da pasagxeroj el la starantaj rigardantoj.
La dikulo iom konsternigxis. Kun sxvela ventro li rapide movis siajn piedojn foriri, haste dirante: "Nuligu la vojagxpagon de ili triope. Forpelu ilin de la sxipo en venonta kajo!"
"Jes." la batistoj hxore respondis, ankaux foriris sekvante post la dikulo.
"Jen fiuloj vere sen konscienco! Tiel turmenti malricxulojn!" "Kiom ferocaj la damnitoj!" "Mortpuninda dikkapulo!" "Sed ankoraux pli damnindaj estas la hundaj batistoj!" "Ho, bedaurinde ke ni ne donu batojn al la hundidacxoj!"
Auxdigxis brua indigna diskuto inter la pasagxeroj kiuj vidis la indignindajxon, poste ili iom post iom disigxis kaj revenis respektive al sia kajuto.
Ankaux mi revenis al la amaskajuto kaj falis al mia lito. Mia kapo suferas sxvelan doloron kvazaux de febro, mi preskaux eksplodis per plengorgxa plorego.
“打!”我气愤不过,喊了一声。
“谁喊打?”肥人圆睁着那凶眼望着我们威吓地喝。
“打!”几十个人的声音,从站着观看的乘客中吼了出来。
那肥人有点惊慌了,赶快移动脚步,挺起大肚子走开,一面急忙地说:
“饶了他们三个人的船钱,到前面码头赶下船去!”
那几个打手齐声答应“是”,也即跟着肥人走去了。
“真是灭绝天理良心的人,那样的虐待穷人!”“狗养的好凶恶!”“那个肥大头可杀!”“那几个当狗的打手更坏!”“咳,没有捶那班狗养的一顿!”在观看的乘客中,发生过一阵嘈杂的愤激的议论之后,都渐次散去,各回自己的舱位去了。
我也走回统舱里,向我的铺位上倒下去,我的头象发热病似的胀痛,我几乎要放声痛哭 出来。