此主题相关图片如下:
Fang Zhimin(1899-1935)
AMINDA CXINIO (01)
La kvar muroj de tiu cxi karcero cxiuflanke estis kovritaj de algluitaj blankaj paperoj. Kvankam pro la longtempa korodo la paperoj jam farigxis malhele terkoloraj, kaj kelkloke, kie invadis tralikaj pluvoj, aperis grandaj nigraj makuloj, tamen, kiam la sunradio jxetigxis enen, aux la potenca elektra lampo eklumigxis, la karcera cxambro vidigxas ankoraux okulfrape pura kaj blanka.
Al la cxielo direktigxas du vitraj fenestroj, dank' al tio lumo kaj aero estas ne malbonaj. Vide al la fenestroj, en la karcero cxe la sxtona muro staras oblonga skribtablo nigre lakita. Sur la tablo kusxas kelkaj dikaj libroj, inkujo kaj tetasoj. Apud la tablo estas bambua segxo, kun piedoj sege malaltigitaj.
Malantaux la bambua segxo estas fera lito. Sur la lito sternigxas griza milita tapisxo. Vatita litkovrilo el dreliko, trioble faldita, bonorde kusxas interne de la lito.
En angulo de tiu cxi karcero staras blanka ligna kesto, nelakita, sen kovrilo. En la kesto kasxigxas alia feksegxo, kun fauxko tagnokte cxiam ovra por akcepti la malpurajxojn cxiutage ekskrementitajn de la malliberulo en tiu cxi karcero.
Antaux la blanka ligna kesto, cxe muro staras blua porcelana kracxujo. Kvazaux en konkurso kun la feksegxo, la kracxujo ankaux tagnokte ovras sian fauxkon, por akcepti la kracxojn, nazmukojn elsputitajn de la malliberulo kaj enjxetitajn orangx-sxelojn, bagasojn kaj paperpecetojn
Se iu ekvenus en la cxambron, se li ne vidus la okulpikan tre maldelikatan blankan kvadratan keston, kaj la sidanton Xiangsong cxe la tablo en feraj katenoj je la unua rigardo, versxajne vi opinias gxin ne karcero, sed legocxambro.
Jes, efektive, ecx Xiangsong enkarcerigita cxi tie, ankaux opinias ke tiu cxi cxambro estas iom pli bona ol la logxejo de lernejo, kiun li logxis antaux 10 jaroj kiam li lernis en la provinca cxefurbo.
Tio estas unu cxambro el la favoraj karceroj de la malliberejo.
La malliberejo konsistas el du partoj: favora kaj ordinara prizonoj.
La tiel nomata favora prizono estis fondita por tiuj malliberuloj, kiuj havas aux gravan politivan pozicion, aux pli bonan ricxajxon. Pro diversaj kauxzoj ili havis diversajn krimojn kaj devas esti punataj laux legxo. Tamen, pro la cxiutaga vivo kiun ili havis en pasintaj tagoj, kaj pro la sanstato de sia korpo, ili ne povas elteni la vivon en la ordinara prizono. Se oni enkarcerigus ilin en la ordinara prizono, post unu aux du tagoj, tre versxajne ili aux malsanigxos aux mortos pro malsano. Tio estas vere nedezirinda afero. Tial oni fondis speciale por ili favoran prizonon, ja celas tion, ke ili pli frue pentu kaj korektu sian misfaron.
Do, la diro, ke la favora prizono sxajnas sanatorio, estas pli trafa esprimo ol la diro ke gxi estas malliberejo. Tamen, la enlogxantoj ne rajtas libere en- kaj eliri cxi tie. Ol la ordinara prizono malseka kaj malpura, gxi estas multe diferenca. Ekvidante la puran kaj vastan cxambron de la favora prizono, malliberulo, kiu iam travivis suferojn kaj malsanigxon en la ordinara prizono, certe havas la senton ke unu sxajnas paradizo kaj la alia --- infero.
(dauxrigota) Tradukis Guozhu
方志敏 (1899-1935)
可爱的中国 (01)
这间囚室,四壁都用白纸裱糊过,虽过时已久,裱纸变了黯黄色,有几处漏雨的地方,并起了大块的黑色斑点;但有日光照射进来,或是强光的电灯亮了,这室内仍显得洁白耀目。对天空开了两道玻璃窗,光线空气都不算坏。对准窗子,在室中靠石壁放着一张黑漆色长方书桌,桌上摆了几本厚书和墨盒茶盅。桌边放着一把锯短了脚的矮竹椅;接着竹椅背后,就是一张铁床;床上铺着灰色军毯,一床粗布棉被,折叠了三层,整齐的摆在床的里沿。在这室的里面一角,有一只未漆的未盖的白木箱摆着,木箱里另有一只马桶躲藏在里面,日夜张开着口,承受这室内囚人每日排泄下来的秽物。在白木箱前面的靠壁处,放着一只蓝磁的痰盂,它象与马桶比赛似的,也是日夜张开着口,承受室内囚人吐出来的痰涕与丢下去的橘皮蔗渣和纸屑。骤然跑进这间房来,若不是看到那只刺目的很不雅观的白方木箱,以及坐在桌边那个钉着铁镣一望而知为囚人的祥松,或者你会认为这不是一间囚室,而是一间书室了。
的确,就是关在这室内的祥松,也认为比他十年前在省城读书时所住的学舍的房间要好一些。
这是看守所优待号的一间房。这看守所分为两部,一部是优待号,一部是普通号。优待号是优待那些在政治上有地位或是有资产的人们。他们因各种原因,犯了各种的罪,也要受到法律上的处罚;而他们平日过的生活以及他们的身体,都是不能耐住那普通号一样的待遇;把他们也关到普通号里去,不要一天两天,说不定都要生病或生病而死,那是万要不得之事。故特辟优待号让他们住着,无非是期望着他们趁早悔改的意思。所以与其说优待号是监狱,或者不如说是休养所较为恰切些,不过是不能自由出入罢了。比较那潮湿污秽的普通号来,那是大大的不同。在普通号吃苦生病的囚人,突然看到优待号的清洁宽敞,心里总不免要发生一个是天堂,一个是地狱之感。