此主题相关图片如下:
el LA DEK NAUX ANTIKVAJ POEMOJ
VIII
Svelta bambuo kreskas sola,
radikigxis cxe Taishan-monto.
Mi edzinigxis al vi vola:
kiel kuskut' al usne-frondo.
Kuskuto kreskas en serioj.
Decas al geedzoj renkontoj.
Ni geedzigxis trans mil lioj,
sed nun nin disigis mil montoj.
Pro sopiro oldas vizagxo.
Tarde via cxaro alvenas.
Mi, kiel floro en fresxagxo,
atendas, ke vi min alprenas.
Manko de gxustatempa pluko,
mi velkos kun herboj auxtunaj.
Vi kreskas sub virta eduko,
cxu gravas miaj faroj nunaj?
(Trad. Guozhu)