Guozhu:
Naskigxtage 2010
--- laux cxinesko Yongyuyue*
Naskigxtaga/ datreveno/ en kvieto
primavera/ proksimigxas./ Cxu nur ripeto
per muziko, / ovokuko,/ aux franda kotleto?
Orgio/ estu for de/ piema asketo!
Kio placxas/ kaj gxojigas/ al verda poeto
estas frukto/ de versado/ en kabineto
ke eLibro/ novfarita/ jam estas en preto
kaj baldaux/ aperos en/ interreto!
* Yongyuyue (永遇乐 Cxiama gxojo de renkontigxo)
cxina fiksforma poemo el du strofoj po 12 versoj de 444,445,446,346/ 446,445,446,344 silaboj, laux rimarangxo xxa,xxa,xxa,xxa (x=senrima)
(2010-02-03)
一卷电子书,《诗抄中国风》中为洋用;
六届本命年,《执著译聊斋》旧文新翻。
432 生日回旋曲 Naskigxtago 2008-2-3 0:24:18
http://www.elerno.cn/bbs/dispbbs.asp?boardid=10&id=4043
Poet’ sen sekret’
dediĉe al Guozhu je lia naskiĝtago 2010
—laŭ ĉinesko Yongyuyue
la riĉaĵon
vi kolektas
nia poet’
en la ĝarden’
de ĉineskoj
ne la monan sed
la spiritan
vi nun faras
rikoltadon kun pret’
pro tio
ke vi verkas
senĉese kun ripet’
diligento
laboremo
estas via sekret’
vi talenta
ĉineskisto
kun tuta posed’
de verkarto
ĉiam verkas
poemas sen forĵet’
vi vere
’stas modela
nia portret’